Masakro de Srebrenico: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto: bs:Genocid u Srebrenici estas artikolo elstara |
e roboto: de:Massaker von Srebrenica estas artikolo elstara |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
[[cs:Srebrenický masakr]] |
[[cs:Srebrenický masakr]] |
||
[[da:Srebrenica-massakren]] |
[[da:Srebrenica-massakren]] |
||
[[de:Massaker von Srebrenica]] |
[[de:Massaker von Srebrenica]] {{LigoElstara|de}} |
||
[[el:Σφαγή της Σρεμπρένιτσα]] |
[[el:Σφαγή της Σρεμπρένιτσα]] |
||
[[en:Srebrenica massacre]] |
[[en:Srebrenica massacre]] |
Kiel registrite je 20:42, 5 aŭg. 2008
La Masakro de Srebrenico (ankaŭ: genocido de Srebrenico, falo de Srebrenico) okazis en julio 1995, kiam estis murditaj proks. ok mil islam-bosniaj viroj kaj knaboj en la regiono de Srebrenico (Srebrenica) en Bosnio-Hercegovino. La kaptantoj kaj murdantoj apartenis al la Armeo de Serba Respubliko (VRS) sub la komando de generalo Ratko Mladić dum la bosnia milito. Aldone al la Armeo de Serba Respubliko, ankaŭ eksterarmea unuo el Serbio, nomata "la skorpionoj", partoprenis la masakron.
La srebrenica masakro estas la plej granda amasmurdado en Eŭropo depost dua mondmilito. En 2004 la Internacia Krimtribunalo por Eksa Jugoslavio, en Hago, konstatis unuanime ke la masakro estis genocido. En februaro 2007 la Internacia Tribunalo konfirmis tion. Ĝi konstatis ankaŭ ke Serbio ne entreprenis ĉion por malhelpi la genocidon, kaj ke Serbio devas plene subteni la Tribunalon kaj elliveri la suspektitojn al Hago.
Antaŭ la genocido, UN deklaris Srebrenicon UN-protektatan "sekuran areon", sed tio ne malhelpis la masakron, kvankam ĉeestis 400 armitaj nederlandaj pacsoldatoj. Dum la masakro estis murditaj precipe virojn kaj dek-iom-jarulojn, sed ankaŭ kelkajn pli junajn infanojn, virinojn kaj maljunulojn. La listo de la homoj, kiuj estis mortigitaj aŭ pri kies restado oni ne scias, longas 8.373 nomojn.