Hindia plato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:הלוח ההודי
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 30: Linio 30:
[[he:הלוח ההודי]]
[[he:הלוח ההודי]]
[[lv:Indijas plātne]]
[[lv:Indijas plātne]]
[[mr:भारतीय प्रस्तर]]
[[nl:Indische Plaat]]
[[nl:Indische Plaat]]
[[pl:Płyta indyjska]]
[[pl:Płyta indyjska]]

Kiel registrite je 04:27, 7 aŭg. 2008

la plej grandaj platoj - la hindia plato tute dekstre ruĝa

La hindia plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan subkontinenton Hindio kaj parton de la ĉirkaŭaj maroj. Parte la hindia kaj aŭstralia platoj kune nomatas "hindo-aŭstralia plato".

La kolizio de la hindia kaj la eŭrazia plato kaŭzis la faldiĝon de la Himalajo, la plej alta monda montaro, kaj iom pli norde la ekeston de la Tibeta Altebenaĵo.

la hindia plato

La norda limo de la hindia plato kaj la subkontinento, la malmara parto de la plato, estas la suda limo de la Himalajo kaj la orienta limo de la montaro Hindukuŝo. Okcidente la hindia plato etendiĝas ĝis la montaro Patkai, ĉe la limo inter la ŝtatoj Barato kaj Birmo.

La plato kun rapideco de proksimume 5,4 centimetroj ĉiujare moviĝas nordorienten. Ĝi limas norde kun la eŭrazia plato, oriente kun la pli eta birma plato, sudoriente kun la aŭstralia plato, sudokcidente kun la afrika plato kaj okcidente kun la arabia plato.

Tertremoj

oceana tertremo en la Hindia Oceano la 26-an de decembro 2004

La randoj de la platoj estas aparte minacataj de tertremoj. Dum decembro 2004 en la tuŝa zono inter la hindia, la aŭstralia kaj la birma platoj okazis aparte forta oceana tertremo. La tertremo en la birma plato laŭ la Richter-Skalo havis fortecon de pli ol 9.0 kaj havis sian centron nordoriente de la insulo Sumatro (Ŝablono:Koordinatoj teksto). Pere de pluraj Cunamo-ondegoj ĝi kauzis katastrofajn damaĝojn ĉe la limaj marbordoj de suda Azio kaj Orienta Afriko. Oni estimas ke pro la tertremo mortis proksimume 230.000 homoj.

Dum marto 2005 kun centro same proksime de Sumatro okazis, krom multaj etaj post-tertremoj, granda post-terremo en la regiono (Ŝablono:Koordinatoj teksto), kiu lauc laŭ la Richter-Skalo havis fortecon de 8.7 kaj mortigis pli-malpli 1300 homojn.

La kaŭzo de la tertremo de decembro 2004 estis subita movo de la tera surfaco - ekzemple la insulo Simeulue proksime de la tertrema centro ŝoviĝis 15 metrojn sudokcidenten. 15 pli etaj insuloj en la Hindia Oceano komplete malaperis sub la marnivelo.


  Tektonaj platoj
Grandaj (ĉefaj) platoj
Afrika plato | Antarkta plato | Aŭstralia plato | Eŭroazia plato | Nordamerika plato | Pacifika plato | Sudamerika plato
Malgrandaj platoj
Amura plato | Apulia plato | Arabia plato | Filipina plato | Hindia plato | Jangzia plato | plato Juan de Fuca | Kariba plato | Kokosa plato | Oĥotska plato | plato Nazca | Skotia plato | Somalia plato | Sunda plato
Mikroplatoj
Anatolia plato | Banda plato | Birma plato | Egea plato | Galapaga plato | Karolina plato | Kermadeca plato | Mariana plato | Moluka plato | Okinava plato | Panama plato | plato Altiplano | plato Balmoral Reef | plato Birds Head | plato Conway Reef | plato Futuna | plato Juan Fernandez | plato Suda Bismarck | plato Manus | plato Maoke | plato Niuafouo | plato Novaj Hebridoj | plato Rivera | plato Norda Bismarck | Sandviĉa plato | Nordanda plato | Ŝetlanda plato | Solomona plato | Timora plato | Tonga plato | Paskinsula plato | plato Woodlark