Marĉa cirkuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Circus aeruginosus, nn:Sivhauk
Linio 69: Linio 69:
[[de:Rohrweihe]]
[[de:Rohrweihe]]
[[en:Western Marsh Harrier]]
[[en:Western Marsh Harrier]]
[[es:Circus aeruginosus]]
[[fi:Ruskosuohaukka]]
[[fi:Ruskosuohaukka]]
[[fr:Busard des roseaux]]
[[fr:Busard des roseaux]]
Linio 78: Linio 79:
[[ms:Burung Lang Kepala Putih]]
[[ms:Burung Lang Kepala Putih]]
[[nl:Bruine kiekendief]]
[[nl:Bruine kiekendief]]
[[nn:Sivhauk]]
[[no:Sivhauk]]
[[no:Sivhauk]]
[[pl:Błotniak stawowy]]
[[pl:Błotniak stawowy]]

Kiel registrite je 04:20, 13 aŭg. 2008

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉa cirkuo
Biologia klasado
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marĉa cirkuo estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj la plej grandaj el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj. Ili bredas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.

Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: the Okcidenta Marĉa cirkuo (Circus aeruginosus), la Orienta Marĉa cirkuo (C. spilonotus) kaj la Aŭstralazia cirkuo (C. approximans).

Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte Ameriko), kaj tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la Aŭstralazia (C. aeruginosus approximans).

Okcidenta Marĉa cirkuo

La Marĉa cirkuoOkcidenta Marĉa cirkuo (Circus aeruginosus), bredas tra Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi estas migranta escepte en la plej tepidaj regionoj, kaj vintras ĉefe en Afriko.

Okcidenta Marĉa cirkuo (ino) super kamparo

Aspekto

La Marĉa cirkuoOkcidenta Marĉa cirkuo (Circus aeruginosus), estas la plej granda -48 ĝis 56 cm kaj enverguro el 115 ĝis 135 cm kaj pezo de 400 ĝis 660 g maskloj kaj de 540 ĝis 900 g inoj- el la kvar eŭropaj cirkuoj kaj estas tipa cirkuo kun longaj flugiloj kiujn uzas laŭ malalta vo dum malalta flugo. Krome estas kiel aliaj cirkuoj ĉar ambaŭ seksoj havas malsimilajn plumarojn, sed iliaj plumaroj ne estas similaj al tiuj de aliaj cirkuoj kaj ankaŭ diferencoj ne estas tiom grandaj -maskloj ne estas tiom helgrizaj-. Krome ili ne havas blankan ringon ĉe vostobazo.

Maskloj havas larĝajn flugilojn kun helgrizaj -malantaŭe- kaj brunaj -antaŭe- partoj (tiu kontrasto klare diferencigas ilin) kaj nigraj flugilpintoj iom rondformaj. Ties kapo estas ĉama aŭ helbruna, dorso malhelbruna kaj brusto helbruna striita, vosto kaj subaj partoj estas grizaj kaj la ventro ruĝbruna. La ino estas ĉefe bruna, helege en krono, gorĝo -ĉirkaŭante rimarkeblan malhelbrunan strion ĉeokulan- kaj antaŭaj flugiloj. Junuloj estas similaj al inoj.

Reproduktado

Tiu specio nestas surplanke inter kaj kun akva planktaro inter altaj herboj kaj junkoj proksimaj de akvejoj; konstruas la masklo. La ino demetas 4 aŭ 5 bluecblankajn ovojn -eĉ el 2 ĝis 6-, kiujn kovas ĉefe la ino iom pli ol 5 semajnojn. Idoj, zorgitaj de la ino, elnestiĝas post 5 aŭ 6 semajnoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ dek tagoj. Ŝajne en naturo tiu specio povas miksiĝi kun la Orienta Marĉa cirkuo (C. spilonotus) kaj ŝajne idoj ne estas nefruktodonaj.

Kutimoj

Ili ĉasas etajn mamulojn, ranojn, reptiliojn, insektojn kaj ĝis mezgrandajn birdojn, per surpriziga ekfalo ekde malalta flugo -ne tiom malalta kiom aliaj cirkuoj- super kamparo kaj junkejoj. Kutima flugo estas kvar aŭ kvin flugilfrapoj kaj posta longa ŝvebo. Temas pri pigra birdo, kiu multe ripozas kaj ne multe riskas por predado de malfortaj bestetoj, rano, birdido aŭ eĉ ovoj, kvankam kuraĝas ataki mezgrandajn birdon ĝis grando de ansero. Ĉasteritorio estas pli malgranda ol tiu de aliaj cirkuoj, eble pro plia abundo en malsekaj zonoj. Kiam la ino kovas aŭ zorgas la idojn, la masklo donas manĝaĵon dumfluge.

Temas pri socia birdo kiu grupiĝas en junkejaj dormejoj ĝis dudekkvin ekzempleroj.

Voĉo estas ia “peu” aŭ “kiu”, kvazaŭ miaŭo de vanelo, dum bredado. Ankaŭ estas alarma krio pli mekanika.

Subspecioj

La Marĉa cirkuoOkcidenta Marĉa cirkuo (Circus aeruginosus) prezentiĝas laŭ du subspecioj, nome C. a. aeruginosus en Eŭropo, Azio kaj Afriko kaj C. a. harterti en nordokcidenta Afriko, ĉefe en Maroko, kaj laŭ kelkaj fakuloj en sudokcidenta Iberio. Tiuj subspecioj estas malfacile diferencigeblaj -nur kiam ili apudas-: harterti maskloj estas pli malhelaj dorse kaj pli helaj kaj kontrasteble striitaj sube. Ankaŭ inoj estas pli helaj.

Orienta Marĉa cirkuo

La Orienta Marĉa cirkuo (C. spilonotus) bredas en malsekejoj kaj herbejoj de suda Siberio, norda Mongolio, nordorienta Ĉinio, Manĉurio kaj Japanio, kaj plej nordaj vintras en sudorienta Azio, Filipinoj kaj norda Borneo.

Kiel aliaj cirkuoj, ĝi ĉeestas malfermajn, humidajn mediojn kaj estas videbla super rizkampoj ŝvebante plie ol flugante. Estas du subspecioj, nome: C. s. spilonotus de orienta Azio, kaj C. s. spilothorax, de Novgvineo kaj najbaraj insuloj, kiu iam estis konsiderata aparta specio ofte nomata called the Papua cirkuo.

Aŭstralazia Marĉa cirkuo

La Aŭstralazia cirkuo (C. approximans) de ĉirkaŭ 50 ĝis 58 cm estas iom pli granda ol la Orienta Marĉa cirkuo (C. spilonotus), ofte iom pli malhela kaj havas malpli striitajn flugilojn kaj voston. Ĝi troviĝas en malseka marbordo de Aŭstralio kaj tra Novzelando, sed ankaŭ en la tropika nordo de Aŭstralio, la grupo de insuloj oriente de la Korala maro, Novkaledonio kaj Vanuatu.