Gbea lingvaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:Línguas gbe
e roboto aldono de: no:Gbespråk
Linio 38: Linio 38:
[[es:Lenguas gbe]]
[[es:Lenguas gbe]]
[[fr:Langues Gbe]]
[[fr:Langues Gbe]]
[[no:Gbespråk]]
[[pt:Línguas gbe]]
[[pt:Línguas gbe]]
[[sv:Gbespråk]]
[[sv:Gbespråk]]

Kiel registrite je 06:39, 14 aŭg. 2008

Gbea lingvaro (Gbe)
Landoj sudorienta Ganao, Togolando, Benino kaj okcidenta Niĝerio
Klasifiko Niĝerkonga lingvaro
Atlantike konga lingvaro
Voltae konga lingvaro
Kvaa lingvaro
Gbea lingvaro
Lingvoj

La gbea lingvaro estas grupo de proksimume 20 parencaj lingvoj, kiuj parolatas en vasta areo inter orienta Ganao kaj okcidenta Niĝerio. La suma nombro de parolantoj de la gbea lingvaro estas inter 4 kaj 8 milionoj da homoj. La plej disvastiĝinta lingvo el la lingvaro estas la Eŭea lingvo (Ewe) kun 3 milionoj da parolantoj en Ganao kaj Togolando, sekvas la Fona lingvo (Fon) (1.7 milionoj da parolantoj ĉefe en Benino. La gbea lingvaro apartenas al la Kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas al kvin ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la eŭea (Ewe), gena (Gen), fona (Fon) kaj aja (Aja ) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).

La plej multaj parolantoj de la gbea lingvaro venis de pli orientaj regionoj de Afriko al la nunaj loĝlokoj en pluraj ondoj de translokiĝo inter la 10-a kaj 15-a jarcentoj. Iuj el la parolantoj de la fla-feraaj lingvoj tamen supozeble estis la originaj enloĝantoj de la areo, kaj miksiĝis kun la parolantoj de la gbea lingvaro, kaj la parolantoj de la gena lingvo probable devenas de regiono pli norda. Fine de la 18-a jarcento, multaj parolantoj de la gbea lingvaro sklaviĝis kaj transportiĝis al Ameriko, sekve de kio la lingvoj de la gbea lingvaro influis plurajn kreolajn lingvojn de la Karibio.

mapo, kiu montras la distribuon de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro (laŭ Capo 1988 kaj 1991)

Ĉirkaŭ la jaro 1840, germanaj misiistoj lingvistike ekesploris la gbean lingvaron. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la germana afrikanisto Diedrich Hermann Westermann estis gvida esploristo de la lingvaro. La unua interna klasifiko de la lingvaro estis publikigita dum 1988 fare de H. B. Capo, kion sekvis kompara fonologio 1991. La gbea lingvaro apartenas al la tonalaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

Ŝablono:LigoElstara