Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 179: Linio 179:
|-
|-
! width=25%| Lando
! width=25%| Lando
! width=12%| Objektoj laŭ ''Monumente pri Esperanto''
! width=12%| Objektoj laŭ<br />''Monumente pri Esperanto''
! width=12%| Objektoj en vikipediaj listoj
! width=12%| Objektoj en<br />vikipediaj listoj
! width=2%|
! width=2%|
! width=25%| Lando
! width=25%| Lando
! width=12%| Objektoj laŭ ''Monumente pri Esperanto''
! width=12%| Objektoj laŭ<br />''Monumente pri Esperanto''
! width=12%| Objektoj en vikipediaj listoj
! width=12%| Objektoj en<br />vikipediaj listoj
|-
|-
| Brazilo || 170 || ? ||
| Brazilo || 170 || ? ||

Kiel registrite je 20:11, 20 aŭg. 2008

Jen listoj de stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z(amenhof)E(speranto) (Zamenhof/Esperanto-Objektoj = ZEO-j).

Enkonduko

En 1934, laŭ la artikolo Stratoj kaj monumentoj de la Enciklopedio de Esperanto, ekzistis pli-malpli 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhofo estis speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

En 1997 Hugo Röllinger publikigis la libron "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj", rezulto de sia longa serĉado.

Post tiam, Raymond Bore kaj Robert Kaminski daŭrigis lian laboron kaj aldonis novajn kreitajn aŭ trovitajn ZEO-jn al la listo, kaj publikis la rezultojn sur retpagon. Dum aprilo 2001 ilia nombro en lia registro estis kreskinta al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj. Kvankam la listo malaperis, oni povas ankoraŭ legi ĝin en arkiva retpaĝo.

Tra la interreto, oni povas trovi kelkajn listojn de ZEO-j, por unu lando (ekz. la hungara listo), unu temo (ekz. listo de ŝipoj). Vikipedio enhavas listojn de ZEO-j laŭ landoj. Ili celas disponigi la plej ĝisdatigitajn informojn pri la ZEO-j, dank'al la legantoj de vikipedio kaj la facileco aldoni informojn al vikipedio.

Listoj de ZEO en Vikipedio, laŭ kontinento kaj lando

Ŝablono:Listo de ZEO-j

Fotoj estas troveblaj kaj aldoneblaj ĉe la komunejo de Vikipiedio:

Fontoj kaj eksteraj listoj

Teksto de la Enciklopedio de Esperanto (1934)

Ĝi fontas el la siaepoke impona verko Enciklopedio de Esperanto, kio signifas, ke ĝi baze resumas la staton de la jaro 1934.

La jena versio tamen (kun malmultaj aktualigoj) prezentas la staton de la jaro 1934, kaj ankaŭ laŭ la stato de tiu jaro ne estas plena: Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj tiam konatis fidindaj informoj. Tiujare ekzistis ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Zamenhofo. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, oni kontentiĝis per citado de ties nomoj. „Pola E-isto“ N-ro 1 de 1934 mencias krome laŭ la ĵurnalo „Brazila E-isto“ la jenajn urbojn: Castelló (Hispanio), Matadespera (Hispanio), Vinaroç (Katalunio), Viroflay (Francio) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj ZEO-oj tiujare ankoraŭ troviĝis en la jenaj urboj: Barnaul (Rusio), Santader (Hispanio), Tel-Aviv (Israelo), Tbilisi (Kartvelio) kaj Vitebsk (Rusio). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie Esperanto estis iel ajn distingita, entute ekzsitas 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhofo laŭ la stato de 1934 estis speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

  • Stratoj

La artikolo enhavas liston de stratoj. Ilin enhavas la vikipediaj listoj.


  • Monumentoj:
    • Sur la Tombo de Zamenhofo en Varsovio (v. Monumento de Zamenhof)
    • En Františkovy Lázně - Ĉeĥio - troviĝas en la parko, el artefarita ŝtono, inaŭgurita dum majo 1914, okaze de Kongreso de Aŭstriaj E-istoj.
    • Bergen op Zoom, Nederlando. Staras ekde 1 marto 1932 en la popolparko. Sur la frunta parto, malsupre estas nigra tabulo kaj sur ĝi per blankaj literoj E-lingve: „HONORE DE Dro ZAMENHOF AŬTORO DE LA LINGVO ESPERANTO 1859-1917.“
    • Bjalistoko, Pollando. Estis inaŭgurita en 1931 post la UK en Krakovo: Turo Babel (ankoraŭ ne finita).
    • Texel, Nederlando. Staras ekde 1935 Esperanto-monumenton.
    • Vlieland, Nederlando. Staras ekde 1987 Esperanto-monumenton.
    • Tabuloj de (krom la jam cititaj inter la stratoj Z-aj):
      • Ĝenevo, ĉe str. Rue du Vieŭ College 10, marmora griza 60x45 cm, E-lingva teksto: „EN TIU DOMO LOĜIS EN 1905 L. L. Zamenhof INICIATORO DE LA LINGVO ESPERANTO.“
      • Berno, - malkovrita en 1925.
  • Aliaj tabuloj
    • Budapest. En la amuzpalaco estas alfiksita sur la muron granda marmortabulo kun E-a kaj hungara teksto: „La XXI-a Universala Kongreso de Esperanto al la memoro de Grafo Stefano Széchenyi. Internacian honoresprimon al la „plej granda hungaro“, kiu pledis por kompilado de Internacia Lingvo en la Hungara Scienca Akademio la 27 novembro 1842. Budapest, 1929, 2-9 aŭgusto. - En la skolta parko staras malgranda memorŝtono kun E-a surskribo je la memoro de la E-ista Skolta Tendaro 1931.
    • Nový Bohumín (Ĉeĥio) estis inaŭgurita 4 XI. 1934 memorŝtono en la urba parko. La ŝtono havas stelon kaj surskribon en ĉeĥa, pola, germana kaj E-lingvoj: „Per Esperanto al interfratiĝo de popoloj!“ La monumento estis starigita de Regiona Ligo E-ista en Čes. Těšín.
    • Varsovio, ĉe str. Hoza 42. Enmurigita inter la fenestroj de la unua etaĝo, super la pordego, tabulo el blanka marmoro kun granda verda stelo kaj nigraj literoj. Teksto pola: „W TYM DOMU MIESZKAL Inz. Antoni Grabowski NIESTRUDZONY KRZEWICIEL IDEI JEZYKA MIEDZYNARODOWEGO GENIALNY TŁUMACZ „PANA TADEUSZA“ I IN. ARCYDZIEL LITERATURY POLSKIEJ NA ESPERANTO. VI Wszechpolski Zjazd Esperantystów, Warszawa 5 VI 1933 r.“ (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis inĝ. A Gr. senlaca pioniro de la ideo de L. I. genia tradukinto de „Sro Tadeo“ kaj al. ĉefverkoj de la pola literaturo je E. VI tutpola Kongreso de E-istoj, Varsovio 5 junio 1933)

Noto. En la kunmeto de la materialo kunlaboris G. Avril, O. Bujwid, S. Comella, C. Cresp, D. Dalmau, V. Haignere, T. Indra, J. Kailer, S. Kamaryt, A. Klein, A. Kudela, V. Lluis, P. Meazzi, Mizes, L. Moitié, W. Pfeiffer, J. B. Robin, P. Tarnow, kiuj preskaŭ ĉiuj estas delegitoj de UEA. E. Wiesenfeld.

Monumente pri Esperanto

Listo laŭ libro de Hugo Röllinger "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj". Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92 9017 051 4. Polan liston korektis Robert Kaminski.

La vikipediaj listoj surbazas sur la libro de Hugo Röllinger, kaj sia plikompletigita reta versio. Jen statistikoj de la libro :

La landoj kun la plej multaj objektoj

  • Absoluta sinsekvo:
Lando Objektoj laŭ
Monumente pri Esperanto
Objektoj en
vikipediaj listoj
Lando Objektoj laŭ
Monumente pri Esperanto
Objektoj en
vikipediaj listoj
Brazilo 170 ? Francio 163 ?
Pollando 144 ? Italio 94 ?
Hungario 91 ? Hispanio 81 ?
Bulgario 74 ? Germanio 67 ?
Nederlando 49 ? Ĉeĥa Respubliko 34 ?
Japanio 31 36 Aŭstrio 27 ?
Israelo 23 18 Aŭstralio 16 ?
Britio 16 ? Argentino 15 15
Belgio 13 ? Usono 11 17
Makedonio 10 ? Sud-Afriko 9 8
Kroatio 8 ? Litovio 7 ?
Norvegio 7 ? Ĉinio 6 9
Finnlando 5 ? Svislando 5 ?
Ukrainio 5 ? Danio 4 ?
Kanado 4 5 Kubo 4 5
Ruslando 4 4 Svedio 4 ?
Irlando 3 ? Malto 3 ?
Jugoslavio 2 ? Portugalio 2 ?
Slovakio 2 ? Venezuelo 2 2
Albanio 1 ? Bjelorusio 1 ?
Egiptio 1 ? Estonio 1 ?
Greklando 1 ? Irano 1 1
Kenjo 1 1 Kolombio 1 1
Korea Respubliko 1 2 Kostariko 1 1
Latvio 1 ? Libano 1 1
Malavio 1 1 Nepalo 1 1
Nov-Zelando 1 ? Rumanio 1 ?
Tunizio 1 ? Turkio 1 ?
Urugvajo 1 1 Vjetnamo 1 3
Angolo 1 Benino 2
Madagaskaro 1 Senegalo 1
  • Relativa sinsekvo (proporcie al enloĝantoj):
    • Bulgario .... 7.56 objektoj/1 miliono enl.
    • Israelo ..... 7.33 objektoj/1 miliono enl.
    • Hungario .... 6.72 objektoj/1 miliono enl.
    • ktp ĝis Usono >0.003 objektoj/1 miliono enl.

La kulmino inter la ZEO-j

  • La plej frua objekto
    • Ŝipo Esperanto en Hispanio, konstruita kaj inaŭgurita en 1896
  • La plej alta objekto
    • Zamenhof-monumento en Sabadell, Hispanio, el 1989; alteco: 12 m.
  • La plej longa objekto
    • Esperanto-strato en Sao Sebastiao do Cai (Brazilio); longeco: 4 kilometroj
  • La plej nordaj objektoj
    • Memoriga Esperanto-monumento en Narvik, Norvegio, 68°25' N
    • Esperanto-Rivereto en Alaska, Usono, 63°27' N
  • La plej sudaj objektoj
    • Esperanto-arbo, Tasmanio, Aŭstralio, 42° S
    • Zamenhof-monumento kaj Esperanto-strato, Mar del Plata, Argentino
    • Zamenhof-strato, Port Elizabeth, Sud-Afriko
  • La plej malproksimaj objektoj

Aliaj fontoj

Eksterlistaj ZEO-j

Dosiero:Rose Island stamp 01.jpg

Klarigaj tabuloj; rimarkoj: