Internacia respondkupono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Link GA|ru
+ Internaciaj respondkuponoj kaj UEA - surbaze de komuniko de UEA
Linio 11: Linio 11:


Internaciaj respondkuponoj reale estadas uzataj en [[amatora radio]] por peti [[QSL-karto|QSL-karteton]] kaj por pagi malgrandajn sumojn internacie.
Internaciaj respondkuponoj reale estadas uzataj en [[amatora radio]] por peti [[QSL-karto|QSL-karteton]] kaj por pagi malgrandajn sumojn internacie.

==Internaciaj respondkuponoj kaj UEA==
Dum multaj jardekoj [[UEA]] akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj. Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj monĝiroj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj dank' al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. [[PayPal]]. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.

Antaŭe la [[Centra Oficejo]] povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtejo, preskaŭ vid-al-vide al la CO trans la strato. Nuntempe la poŝtejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno [[TNT]] konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA lastatempe ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis jam senvaloraj. Evidente ili cirkulis inter pluraj homoj, kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita.

Pro la priskribita evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.


==Vidu ankaŭ la jenon:==
==Vidu ankaŭ la jenon:==

Kiel registrite je 18:11, 25 aŭg. 2008

Dosiero:Coupon-réponse international.jpg

Internacia respondkupono (mallongigite "irk" aŭ "IRC" en la aliaj lingvoj) estas kupono, kiu donas al ricevanto de internacia papera letero la eblon senpage sendi respondon al la sendinto.

Fizike internacia respondkupono estas papera slipeto kun priskribo en kelkaj lingvoj, diranta, ke ĉiu poŝtejo en ĉiu lando de Internacia Poŝta Unio devas anstataŭigi la kuponon per poŝtmarkoj, sufiĉaj por sendi internacian leteron (ne pli pezan ol 20 g) en ĉiun landon de Internacia Poŝta Unio.

En okazo de enlanda korespondado estas pli facile sendi en la letero koverton kun jam algluitaj poŝtmarkoj. Tamen en okazo de internacia korespondado ĉi tio ne taŭgas, ĉar diversaj landoj uzas diversajn poŝtmarkojn kaj aĉeti alilandajn poŝtmarkojn ĝenerale malfacilas.

Internaciaj respondkuponoj reale estas sufiĉe malofte uzataj. Aĉeti ilin kutime eblas nur en grandaj poŝtejoj (ekzemple centraj poŝtejoj de grandaj urboj). Iu poŝtejo povas rifuzi preni la kuponon kaj doni poŝtmarkojn simple pro tio, ke la poŝtistoj neniam antaŭe vidis ĉi tian kuponon kaj ne scias kion fari.

Internacia respondkupono kostas kutime pli multe ol internacia letero.

Internaciaj respondkuponoj reale estadas uzataj en amatora radio por peti QSL-karteton kaj por pagi malgrandajn sumojn internacie.

Internaciaj respondkuponoj kaj UEA

Dum multaj jardekoj UEA akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj. Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj monĝiroj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj dank' al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. PayPal. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.

Antaŭe la Centra Oficejo povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtejo, preskaŭ vid-al-vide al la CO trans la strato. Nuntempe la poŝtejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno TNT konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA lastatempe ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis jam senvaloraj. Evidente ili cirkulis inter pluraj homoj, kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita.

Pro la priskribita evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.

Vidu ankaŭ la jenon:

Ŝablono:Link GA