Saltu al enhavo

Internacia respondkupono: Malsamoj inter versioj

e
→‎Internaciaj respondkuponoj kaj UEA: ligilo al Centra Oficejo de UEA
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Internaciaj respondkuponoj kaj UEA - surbaze de komuniko de UEA
e →‎Internaciaj respondkuponoj kaj UEA: ligilo al Centra Oficejo de UEA
Linio 15:
Dum multaj jardekoj [[UEA]] akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj. Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj monĝiroj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj dank' al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. [[PayPal]]. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.
 
Antaŭe la [[Centra Oficejo de UEA]] povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtejo, preskaŭ vid-al-vide al la CO trans la strato. Nuntempe la poŝtejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno [[TNT]] konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA lastatempe ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis jam senvaloraj. Evidente ili cirkulis inter pluraj homoj, kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita.
 
Pro la priskribita evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.
5 413

redaktoj