Lauwers: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Lauwers''' (laŭ la platgermana dialekto de Groningen ''Laauwers''; dum antaŭaj jarcentoj germane ''Laubach'') estas rivero de 40 ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:29, 25 aŭg. 2008

Lauwers (laŭ la platgermana dialekto de Groningen Laauwers; dum antaŭaj jarcentoj germane Laubach) estas rivero de 40 kilometroj da longeco en la nordo de Nederlando.

Rivera vojo

rivera vojo en Nederlando

La fonto de la rivero situas proksime de la vilaĝo Surhuisterveen (okcidentfrise Surhústerfean) en la nederlanda provinco Frislando. Post malmultaj kilometroj la rivero konsistigas la limon inter la provincojFrislando kaj Groningen kaj direktiĝas norden. Apud Gerkesklooster/Stroobos ĝi krucas la kanalojn Prinses-Margriet kaj Van Starkenborgh. Fine ĝi enfluas la golfon Lauwersmeer de la Norda Maro – inter la okcidentfrisaj insuloj Schiermonnikoog kaj Rottumeroog/Rottumerplaat. La mara valo inter tiuj insuloj konsidereblas kiel plilongigo de la rivero Lauwers kaj havas la saman nomon.

Historia signifo

La rivero konsideratas la historia limo inter la okcidenta kaj orienta Frislando. Tiel ekzempla jam dum la 8-a jarcento en la latinlingva frisa leĝaro "Lex Frisionum" difrenciĝas la Frislandoj okcidente kaj oriente de la rivero Lauwers. Paralele la rivero iĝis la limo inter la okcidentfrisa kaj orientfrisa lingvoj. Ankoraŭ hodiaŭ la akvovojo dividas la provincojn Frislando kaj Groningen, kvankam en Groningen oni delonge ne plu parolas variaĵon de la frisa lingvo (la orientfrisa lingvo restis viva nur pli oriente, per la dialekto saterfrisa lingvo en la germana komunumo Saterland), sed dialekton de la platgermana lingvo.