Armjansko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Ermeni Bazar
Linio 85: Linio 85:
[[ro:Armiansk]]
[[ro:Armiansk]]
[[ru:Армянск]]
[[ru:Армянск]]
[[tr:Ermeni Bazar]]
[[uk:Армянськ]]
[[uk:Армянськ]]

Kiel registrite je 06:37, 24 sep. 2008

Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Armjansko
ruse Армянск
ukraine Армянськ
krime-tatare Ermeni Bazar
Dosiero:Armyansk-COA.gif
Apartenas al: Armjanska municipo
Koordinatoj: 46° 6′ N, 33° 42′ O (mapo)46.10722222222233.693333333333Koordinatoj: 46° 6′ N, 33° 42′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~5 m
Loĝantaro: 22 900 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 96012 — 96016
Telefonkodo: +380-6567
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Armena Bazaro, Jeni-Bazar

Oficiala paĝaro nekonata

Armjansko (Krimeo)
Armjansko (Krimeo)
DMS
Armjansko
Armjansko
Armjansko
Situo de Armjansko sur la mapo de Krimeo
vdr

Armjansko (ruse Армянск, ukraine Армянськ, krime-tatare Ermeni Bazar) — urbo en la norda parto de Krimeo, situas sur la Perekopa terkolo. La Armjanska urba municipo (montrita flave) krom Armjanskon havas ankoraŭ kelkajn vilaĝojn. Antaŭ la jaro 1921 la urbo oficiale nomiĝis Armena Bazaro. Tra la urbo pasas la nord-krimea kanalo; en la urbo estas fervoja stacidomo.

Historio

La urbo estis fondita komence de la 18-a jarcento fare de armenoj kaj grekoj, kiuj transloĝiĝis el la apuda vilaĝo Perekop. Ekde la jaro 1736 la loĝloko nomiĝis Armena Bazaro. Historie por la urbo gravis la sal-industrio: ĉe la urbo apudas la sal-akva golfo Sivaŝo, de kiu oni jam delonge produktis salon.

En la jaro 1993 la loĝloko ricevis la statuson de urbo. Nuntempe ĝi estas la plej juna urbo de Krimeo.

Ekonomio

La ĉefa entrepreno de la urbo estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.

Socia sfero

En la urbo estas kelkaj bazaj lernejoj, muzik-lernejo, teknika lernejo, filio de Ĥersona teknika universitato. Estas unu hospitalo, kultur-centro, 3 bibliotekoj, historia regionstuda muzeo. En la jaro 2006 en la urbo loĝis preskaŭ 23 mil homoj (rusoj - 54%, ukrainoj - 29%, krime-tataroj - 4%, la resto - la reprezentantoj de pli ol 10 nacioj).

Ligoj


La loĝlokoj de la Armjanska municipo

Urboj Armjansko
Vilaĝoj PerekopSuvorovoVoloŝino