Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==
*[http://www.bertilow.com/pmeg La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]
*[http://www.bertilow.com/pmeg La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]
*[http://www.esperanto.mv.ru/PMEG/index.html Rusa paĝaro]


==Fontoj==
==Fontoj==

Kiel registrite je 14:00, 28 sep. 2008

Presita versio de PMEG
Presita versio de PMEG

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (aŭ PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren. Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

Por plifaciligi la komprenon, ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn. Ekzemplo estas "o-vorto" anstataŭ "substantivo". Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekz-e laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj "tiu", "ambaŭ" kaj "ties" estas adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per "a"; la termino "A-vorto" pli logike kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile. [1]

Ĝi estas ĉefe praktika lernilo, do ne ĉefe teoria verko por lingvistoj kiel la Plena Analiza Gramatiko.

De 1994 ĝis 2006 ĝi ekzistis nur en la Interreto. Ekde januaro 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de ELNA.

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.

Eksteraj ligoj

Fontoj

  1. http://web.archive.org/web/20070208212755/http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/