Homlupo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nuligis reviziojn de 90.1.181.107
Linio 10: Linio 10:
Ekzistas pri lupfantomo tre fama germana poemo verkita de [[Christian Morgenstern]]. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en kelkaj lingvoj ekzistas tradukoj, kiuj ĉiam primokas la gramatikon de la koncerna lingvo. Jen sekvas traduko de tiu poemo, esperantigita de akademiano [[Bertilo Wennergren]]:
Ekzistas pri lupfantomo tre fama germana poemo verkita de [[Christian Morgenstern]]. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en kelkaj lingvoj ekzistas tradukoj, kiuj ĉiam primokas la gramatikon de la koncerna lingvo. Jen sekvas traduko de tiu poemo, esperantigita de akademiano [[Bertilo Wennergren]]:


:La Lupfantomo
:'''La Lupfantomo'''


:Jen lupfantom' de l' famili'
:Jen lupfantom' de l' famili'
Linio 40: Linio 40:
:ja spertas pli ol eĉ vampiro.
:ja spertas pli ol eĉ vampiro.
:La lup' revenis larmokula
:La lup' revenis larmokula
:al sia famili' ulula.
:al sia famili' ulula.


==Vidi ankaŭ==
==Vidi ankaŭ==

Kiel registrite je 12:42, 1 okt. 2008

En la folkloro, lupfantomo estas homo kiu havas la povon iĝi lupo. Laŭ la plej multaj rakontoj, la lupfantomo lupiĝas nokte kaj atakas aliajn homojn, sed tage eĉ ne memoras pri tio. Laŭ moderna populara kulturo (literatura kaj kina), la atakitoj ankaŭ povas lupiĝi dum plena luno kaj oni povas mortigi lupfantomon nur per arĝenta kuglo.

Lupfantomo estas tre populara eŭropa folklora estulo. Eĉ en landojn kie ne estas veraj lupoj, kiel Brazilo, eŭropaj koloniistoj portis tiun legendon. Laŭ brazila versio, lupfantomo estas la sepa vira filo, post sep filinoj de unu virino. Por liberigi lin de malbeno, oni devas vundi lin per rozdorno kolektita en tombejo ĉe noktomezo. En Brazilo, kompreneble, li ne estas lupo, sed "granda hundo".

Kantoj

Vidu ankaŭ: Varulven.

Poemoj

Ekzistas pri lupfantomo tre fama germana poemo verkita de Christian Morgenstern. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en kelkaj lingvoj ekzistas tradukoj, kiuj ĉiam primokas la gramatikon de la koncerna lingvo. Jen sekvas traduko de tiu poemo, esperantigita de akademiano Bertilo Wennergren:

La Lupfantomo
Jen lupfantom' de l' famili'
meznokte iam kuris for
al tombo de la profesor'
kaj petis pri konjugaci'
Do diktis tiu dokta ul'
starante sur la kructabul'
dum lup' senmova kiel splinto
atentis vortojn de l' mortinto
De "lupfantomo", simpla, rekta,
tra "lupfintomo", plej perfekta,
plu "lupfontomo", iom rara,
ĝis "lupfuntomo", ho, koŝmara!
Ĉi participoj plaĉis multe
al la fantomo, kaj rezulte
ĝi petis: "Legu plu el PIV-o
pri participoj en pasivo."
La viro ĉagreniĝis tamen:
"Jam fermis mi per fin' kaj amen,
ĉar netransiraj bestoj feblas
kaj la pasiv' neniel eblas."
Sed lupfantomo pri transiro
ja spertas pli ol eĉ vampiro.
La lup' revenis larmokula
al sia famili' ulula.

Vidi ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.primitivism.com/hellhounds.htm

greke http://www.werewolves.com/bookofwerewolves.html

greke http://www.geocities.com/schablotski.geo/Werewolf.htm

greke http://gballone.sites.uol.com.br/forense/licantropia.html




Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara