Esperanto-Societo Zuriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:




[[Kategorio:Svisaj Esperanto-kluboj]]
[[Kategorio:Svisaj Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Kantono Zuriko]]
[[Kategorio:Zuriko]]
[[Kategorio:Zuriko]]

Kiel registrite je 21:22, 6 okt. 2008

Esperanto-Societo Zuriko (ESZ) estis fondita la 20-an de Decembro 1905 en la Centro Karolo la Granda. Inter la pioniroj de la unua epoko memorinda estas Karl Jost, aktivulo de la laborista movado, kiu estis unu el la plej fervoraj kontraŭstarantoj de Ido. Dum unu el la fondintoj de ESZ Albert Nötzli transiris al Ido, Karl Jost restis lia fervora kontraŭulo. La historion de ESZ dum la 20-aj jaroj markas la lukto inter tiuj du partioj. Oni retrospektive prave povas diri, ke la la forblovon de la ido-danĝero la Esperanto-movado precipe dankas al la fervora aktiveco de Karl Jost.

Kulmino en 1929 estis vizito de la bahaaninoj [Lidia Zamenhof] kaj [Marta Ruth] kiuj prelegis dum klubvespero pri la bahaa religio kaj vekis grandan publikan atenton. La societon dum multaj jaroj prezidis Emil Müller, tiam Paul Enz (fondinto de la ŝanĝocirklo Wirtschaftsring WIR en 1934), Fritz LIECHTI kaj hodiaŭ Dietrich Michael WEIDMANN. Nuntempe la societo havas 60 membrojn kaj kunsidas en Esperantejo[[1]]. Okazas regule kursoj por komencantoj, aperadas anoncoj kaj artikoloj en diversaj lokaj periodaĵoj. Esperanto-Societo Zuriko redaktas ankaŭ la ttt-ejon esperanto.ch[[2]] kaj la ĉiutagan retrevuon KOMENTOJn.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de Esperanto-Societo Zuriko