Spandau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: de:Bezirk Spandau
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: tr:Spandau Semti
Linio 73: Linio 73:
[[simple:Spandau]]
[[simple:Spandau]]
[[sv:Spandau]]
[[sv:Spandau]]
[[tr:Spandau (semt)]]
[[tr:Spandau Semti]]

Kiel registrite je 05:51, 12 okt. 2008

La plej okcidenta distrikto de Berlino, Spandau, ĉefe situas borde de la rivero Havel. Hodiaŭ ĉirkaŭ 217 000 personoj loĝas ĉitie kaj la surfaco enhavas 9 200 ha.




Historio

Katastromapo de Spandau el la jaro 1728

Oni ne certe scias, kiam Spandau fondiĝis, la nomo Spandow menciiĝis la unuafojon en dokumento el la jaro 1197 pK. La dokumento montras, ke la setlejo jam pli longe ekzistis.

Elfosaĵoj en la regiono Burgwall pruvas, ke 2 km sude de la hodiaŭa malnova urboparto de Spandau ekzistis slava setlejo el la 8a jarcento pK. Dum la 12a jarcento germana setlejo fondiĝis sur insulo, la hodiaŭa malnova urboparto, kie oni gardiĝis pro alta akvo.Tial la slavoj transloĝiĝis en la germana setlejo kaj kunprenis la slavan nomon Spandow. Samtempe la citadelo konstruiĝis ĉe la norda pinto de la insulo.

En la jaro 1877 la urbnomo Spandow ŝanĝiĝis al Spandau.





Estanteco

Dum la jaro 1920 Spandau estiĝis la 8a distrikto de Berlino.

Post la dua mondmilito la brita registraro administris Spandau.

Kiam la berlina muro konstruiĝis en la jaro 1961, Spandau perdis sian okcidentan parton, nome Weststaaken. Finfine dum la jaro 1990 oni unuigis la du partojn.


Vidu ankaŭ


Vidindaĵoj

  • Citadelo
  • Malnova urboparto
  • Fort Hahneberg


Eksteraj ligoj