San Bernardino (montpasejo): Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
 
==Historio==
Jam la [[Romio|romianoj]] utiligis antaŭ dumil jaroj la larĝan pasejon. Ilia vojo, kiun oni utiligis ankoraŭ ĝis la [[mezepoko]] transpasis proksimume unu kilometron oriente de la hodiaŭa pasejstrato ĉe la piedo de [[Piz Ucello]] (kio signifas en Esperanto ''Monto Birdo''). Senarbigoj altigis la [[lavango|lavangoriskon]]. Post la larĝigo de la vojo tra la ravino [[Viamala]] en la jaro [[1473]] la lokanoj devis agi kaj forigis la pasejvojon de la montpiedo al la mezo de la larĝa selo. En tiu epoko estis ankaŭ konstruita la preĝejo San Bernardino je la suda flanko de la pasejo. En la jaro [[1770]] la vilaĝoj [[Hinterrhein]], [[Nufenen]] kaj [[Mesocco]] transformis la piedpadon trans la pasejo al veturebla strato. Per la financa subteno de la [[Reĝolando Sardinio]] inter la jaroj [[1818]] kaj [[1823]] la strato estis larĝigita kaj konstruita en la formo, kiu servas ĝis hodiaŭ por la aŭtotrafiko. Sur la pasejkulmino oni tiam starigis la pasejgastejon, kiu ankoraŭ hodiaŭ funkcias.
 
==San-Bernardino-Tunelo==
En [[1967]] estis malfermita la aŭtoŝosetunelo sub la San-Bernardino-Pasejo kun longeco de 6,6 km, kiel parto de la nacia aŭtoŝoseo A13. Ĝi estis la transalpa aŭtotunelo en [[Svislando]] kaj ankoraŭ hodiaŭ la dua plej grava svisa ligo inter nordo kaj sudo.
{{Commons|Category:San Bernardino Pass|San Bernardino (montpasejo)}}
 

Navigada menuo