Baĥĉisarajo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Bahtšisarai
Linio 83: Linio 83:
[[de:Bachtschyssaraj]]
[[de:Bachtschyssaraj]]
[[en:Bakhchisaray]]
[[en:Bakhchisaray]]
[[fi:Bahtšisarai]]
[[fr:Bakhtchyssaraï]]
[[fr:Bakhtchyssaraï]]
[[it:Bachčysaraj]]
[[it:Bachčysaraj]]

Kiel registrite je 23:46, 28 okt. 2008

Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Baĥĉisarajo
ruse Бахчисарай
ukraine Бахчисарай
krime-tatare Bağçasaray
Apartenas al: Baĥĉisaraja distrikto, Baĥĉisaraja municipo
Koordinatoj: 44° 45′ N, 33° 52′ O (mapo)44.75277777777833.860833333333Koordinatoj: 44° 45′ N, 33° 52′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Loĝantaro: 26 400 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 98400 — 98408
Telefonkodo: +380-6554
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Baĥĉisarajo (Krimeo)
Baĥĉisarajo (Krimeo)
DMS
Baĥĉisarajo
Baĥĉisarajo
Baĥĉisarajo
Situo de Baĥĉisarajo sur la mapo de Krimeo
Baĥĉisarajo (Baĥĉisaraja distrikto)
Baĥĉisarajo (Baĥĉisaraja distrikto)
DMS
Baĥĉisarajo
Baĥĉisarajo
Baĥĉisarajo
Situo de Baĥĉisarajo sur la mapo de la Baĥĉisaraja distrikto (la Baĥĉisaraja municipo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Baĥĉisarajo (ruse Бахчисарай, ukraine Бахчисарай, krime-tatare Bağçasaray) — urbo en Krimeo,

administra centro de la Baĥĉisaraja distrikto, eksa ĉefurbo de la Krimea Ĥanlando, turisma centro. La nomo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "palaco en ĝardeno" aŭ "palaco-ĝardeno". La urbo situas sur la deklivoj de la interna montoĉeno de la Krimea montaro, en arbar-stepa parto de Krimeo, en la valo de la rivero Ĉuruksu.

Dosiero:Hansaray.jpg
La ĥana palaco en Baĥĉisarajo

Historio

La unuaj spuroj de la homa aktivado sur la teritorio de Baĥĉisarajo rilatas jam al mezolitiko. La unua granda loĝloko aperas dum frua mezepoko sub la nomo Eski-Jurt. Tamen, kiel la daton de la apero de la urbo oni kutimas konsideri la jaron 1502, kiam la krimea ĥano Mengli I Geraj konstruigis ĉi tie novan ĉefurbon de la Krimea Ĥanlando.

Dum kelkaj jarcentoj la urbo estis kultura centro de krime-tatara kulturo, tamen en la urbo loĝis ankaŭ reprezentantoj de aliaj nacioj (plej multis grekoj). En la mezo de la 19a jarcento la urbo havis ĉ. 2000 domojn. En la jaro 1736 la urbo estis plene forbruligita fare de la rusuja armeo. La konstruaĵo de la ĥana palaco, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ, estis rekonstruita dum restaŭrado de la urbo en la 1740-1750j jaroj.

Malnova strato en Baĥĉisarajo. Maldekstre videblas la tradicia duetaĝa domo, kies dua etaĝo estas pli elstara, ol la unua.

Post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio la urbo perdis sian administran signifon, tamen ĝi daŭre estis la centro de krime-tatara kultura vivo. Ĝis la perforta ekzilo de krime-tataroj (kiu okazis la 18an de majo 1944) Baĥĉisarajo estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Belogorsko kaj Aluŝto), en kiuj la krime-tatara loĝantaro estis pli granda, ol la alinacia loĝantaro.

Ekonomio

En Baĥĉisarajo estas kelkaj negrandaj uzinoj, inter ili: esenc-ekstrakta fabriko, suk-produkta fabriko, vinfarejo, kelkaj konstru-uzinoj.

En la urbo estas fervoja stacidomo, aŭtobusa stacio.

Vidindaĵoj

la fama "Fontano de larmoj" en la ĥana palaco.

La ĉefa vidindaĵo estas la tiel nomata Ĥansaraj - la palaco de la krimeaj ĥanoj. En la palaco funkcias historia kaj region-studa muzeoj. La fama "Fontano de larmoj", kiu troviĝas en la palaco, estas vaste konata dank' al la poemo de A. Puŝkino "Baĥĉisaraja fontano" (1822).

Apud la urbo situas same popuparaj kaverna Svjato-Uspenskij monaĥejo kaj mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo.

Ligoj



La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto

Urboj Baĥĉisarajo
Urbotipaj loĝlokoj KujbiŝevoNauĉnoPoŝtovo
Vilaĝoj:

AjvovojeAromatAromatnojeBogatoje UŝĉeljeBaŝtanovkaBeregovojeBelokamennojeBogatirBrjanskojeBolŝoje SadovojeGorkaGlubokij JarGolubinkaDaĉnojeDolinnojeDoroĵnojeDubrovkaFurmanovkaĤoĝa SalaĤolmovkaĴeleznodoroĵnojeKazankiKaŝtaniKoĉerginoKrasnaja ZorjaKrasnij MakKudrinoMalinovkaMaloje SadovojeMalovidnojeMaŝinoMnogoreĉjeMostovojeNagornojeNekrasovkaNiĵnjaja GolubinkaNovenkojeNovopavlovkaNovopoljeNovouljanovkaNovovasiljevkaOtradnojePesĉannojePreduŝĉelnojePlodovojePlotinnojePoljanaPrijatnoje SvidanijeProĥladnojePutilovkaRassadnojeRastuŝĉejeReĉnojeRepinoRozovojeSamoĥvalovoSĉastlivojeSevastjanovkaSinapnojeSkalistojeSokolinojeSolneĉnoseljeSuvorovoŜevĉenkovoTabaĉnojeTankovojeTenistojeTopoliTrudoljubovkaTurgenevkaUglovojeVerĥoreĉjeViktorovkaVilinoVisokojeZalesnojeZavetnojeZeljonojeZubakino

Loĝloketoj SirenStalnoje