Parlamenta baloto en Litovio 2008: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
H-JAM (diskuto | kontribuoj)
Linio 34: Linio 34:
[[et:2008. aasta Leedu parlamendivalimised]]
[[et:2008. aasta Leedu parlamendivalimised]]
[[it:Elezioni parlamentari lituane del 2008]]
[[it:Elezioni parlamentari lituane del 2008]]
[[ja:2008年リトアニア議会選挙]]
[[lt:2008 m. Lietuvos Respublikos Seimo rinkimai]]
[[lt:2008 m. Lietuvos Respublikos Seimo rinkimai]]
[[pl:Wybory parlamentarne na Litwie w 2008 roku]]
[[pl:Wybory parlamentarne na Litwie w 2008 roku]]

Kiel registrite je 14:36, 30 okt. 2008

La 12-an de oktobro 2008 en Litovio okazis balotoj por la nacia parlamento Seimas. 1603 kandidatoj el 22 politikaj partioj en 16 koalicioj konkuris pri la 141 parlamentaj seĝoj. 70 el tiuj seĝoj proporcie laŭ la balotaj rezultoj doniĝas al tiuj politikaj partioj, kiuj ricevas pli ol 5 procentoj de la entute donitaj voĉoj (7 procentoj por koalicioj). La restaj 71 seĝoj rekte doniĝas al unuopaj kandidatoj[1]. Nur en 3 balotaj distrikoj kandidatoj en la unua balota parto atingis la necesajn 50 procentojn de distriktaj voĉoj. En la aliaj balotaj distriktoj decida dua baloto inter la du plej sukcesaj kandidatoj okazas la 26-an de oktobro 2008.

Samtempe okazis referendumo, kiu celis decidi pri ebla plilongigo de la funkciopermeso por la nuklea centralo Ignalina. Laŭvorte la decidenda teksto estis: "Pritariu, kad Ignalinos atominės elektrinės darbas būtų pratęstas iki techniškai saugių terminų, bet ne ilgiau, negu kol bus pastatyta nauja atominė elektrinė"[2] ("Mi voĉdonas por tio, ke la la laboro de la atoma elektrejo Ignalina estu daŭrigata ĝis la fino de la teknike sekura tempo, sed ne pli longe, ol kiam estus starigita nova atoma elektrejo."). Laŭ la traktato pri aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio la nuklea centralo devas fini sian funkcion ĝis la jaro 2009. La referendumon nur partoprenis 48,8 procentoj de la balotorajtaj civitanoj, kaj sekve ĝi estas nevalida. La nuklea centralo do daŭre devos esti malŝaltata dum la jaro 2009.

Provizora balota rezulto

  • Lietuvos lenkų rinkimų akcija (balota ligo de poloj en Litovio) - 4,82 procentoj,
  • Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga (Kamparana Popola Unio de Litovio) - 3,73 procentoj,
  • Naujoji Sąjunga (Socialliberalai) (Nova Unio (Socialliberaluloj)) - 3,65 procentoj,
  • Frontas (Fronto) - 3,25 procentoj,
  • Jaunoji Lietuva (Juna Litovio) - 1,75 procentoj,
  • Pilietinės demokratijos partija (Partio de civitana demokratio) - 1,11 procentoj,
  • Lietuvos rusų sąjunga (Unio de rusoj en Litovio) - 0,91 procentoj,
  • Lietuvos centro partija (Centra partio de Litovio) - 0,7 procentoj,
  • Lietuvos socialdemokratų sąjunga (Socialdemokratia Unio de Litovio) - 0,86 procentoj,[3]

Referencoj

  1. paĝoj de la supera balotokomisiono de la Litova Respubliko (litovlingve)
  2. retejo de la nacia parlamento Seimas: teksto de la referendumo (litovlingve)
  3. same paĝoj de la supera balotokomisiono de la Litova Respubliko (litovlingve), stato la 13-an de oktobro 2008