Irlanda literaturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yumegusa (diskuto | kontribuoj)
e diakrito
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:


Pro la longega angla regado en Irlando, anglalingva literaturo ekde longe abundas en Irlando kaj estas pli konata eksterlande ol tiu en la indiĝena gaela. Renomaj anglo-irlandaj verkistoj estas Swift (aŭtoro de ''Vojaĝoj de Gulliver''), Sterne, Burke, Wilde kaj Shaw. Tiuj verkis ekskluzive ene de la angla tradicio. Tamen, per la Gaela Revivigo, estiĝis aŭtoroj kiuj skribis en angla lingvo (ekzemple: la poeto Yeats kaj la dramisto Synge), sed estis inspiritaj de la antikvaj gaelaj tradicioj. La intrigoj de la teatraĵoj de du alia dramistoj, nome, Seán O’Casey kaj la mem-ekzilita James Joyce, okazas en Dublino, la irlanda ĉefurbo. Gravegaj nuntempaj verkistoj estas la poeto Séamus Heaney, la dramisto Brian Friel. Iom aparta estas Samuel Beckett, pro la fakto ke li verkis siajn teatraĵojn dulingve: en la franca kaj en la angla.
Pro la longega angla regado en Irlando, anglalingva literaturo ekde longe abundas en Irlando kaj estas pli konata eksterlande ol tiu en la indiĝena gaela. Renomaj anglo-irlandaj verkistoj estas Swift (aŭtoro de ''Vojaĝoj de Gulliver''), Sterne, Burke, Wilde kaj Shaw. Tiuj verkis ekskluzive ene de la angla tradicio. Tamen, per la Gaela Revivigo, estiĝis aŭtoroj kiuj skribis en angla lingvo (ekzemple: la poeto Yeats kaj la dramisto Synge), sed estis inspiritaj de la antikvaj gaelaj tradicioj. La intrigoj de la teatraĵoj de du alia dramistoj, nome, Seán O’Casey kaj la mem-ekzilita James Joyce, okazas en Dublino, la irlanda ĉefurbo. Gravegaj nuntempaj verkistoj estas la poeto Séamus Heaney, la dramisto Brian Friel. Iom aparta estas Samuel Beckett, pro la fakto ke li verkis siajn teatraĵojn dulingve: en la franca kaj en la angla.


== REFERENCOJ ==

(en la angla)
- de Blácan, Aodh, ''Gaelic Literature Surveyed'', eld. The Talbot Press, Dublino, 1973.

(dulingva - irlanda kaj angla)
- Ó Tuama, Seán, ''An Duanaire 1600-1900 - Poems of the Dispossessed'', eld. The Dolmen Press i gComhar le Bord na Gaeilge, Mountrath, Portlaoise, Irlando, 1981.



== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 12:22, 4 nov. 2008

Irlanda Literaturo en la gaela (irlandlingva)

Unu el la plej antikvaj tradicioj literaturaj kaj poeziaj en Eŭropo estas la irlandlingva, kiuj etendas seninterrompe ekde la 6a jarcento ĝis nun. Longe antaŭ la kreado de skribita literatura ekzistis abunda buŝa tradicio, kiuj konsistis el versaĵoj, legendoj, eposoj, proverboj, ktp. Poste, parto de tia materialo estis registrita en manuskripta formo, kaj formis la bazon de la frua gaela literaturo de Irlando, kaj de la kultura heredaĵo de gaelparolantoj en Skotlando. Ĝi konsistis el mitologiaj cikloj; epopeoj kiel la Táin Bó Cúailnge, pliofte nomata An Táin (“Bovara rabekskurso de Cooley”); kaj lirikoj kaj penegiroj.

Dosiero:An Tain.jpg

(Fonto de la bildo: Skanita foto de la kovrilo de moderna traduko de Táin Bó Cúailnge.)


Dum la mezepoko, profesiaj bardoj komponis poezion por la gaela nobelaro, sed en la mezo de tiu periodo, la gaela socio estis detruita kaj la nobeloj devis forlasi la landon. En la 17ª jarcento, franciskanaj klerikoj redaktis gravajn verkojn kiel la Analoj de la kvarmajstroj, kaj dum la persekutado de la katolika religio kiu komencis per la deklaro de la tiel nomitaj Punaj Leĝoj ja la fino de tiu jarcento, ekzilitaj religiuloj konservis la flamon de la gaela literaturo per verkoj pri teologio, filozofio kaj historio. Alie, malmulto restis de la gaela kulturo krom buŝaj tradicioj, kantoj recitaĵoj kaj rakontoj. En la 19ª jarcento okazis la Gaela Revivigo, kiam refoje aperis verkoj en la irlanda lingvo, ofte bazitaj sur la antikvaj legendoj. Unuafoje prezentiĝis teatraĵoj en la irlanda, aŭ en la angla, sed inspiritaj de la gaelaj mitoj. Gravaj gaellingvaj aŭtoroj estis Peter O’ Leary, Pádraic Ó Conaire, Pádraic Pearse, Máirtín Ó Direáin, Seán Ó Ríordáin, Liam Ó Flaitheartaigh, Máirtín Ó Cadhain agus Brian Ó Nualláin. Inter la plej gravaj modernaj verkistoj en la gaela estas Pádraic Breathnach, Micheál Ó Conghaile, Pádraig Ó Cíobháin, kaj Cathal Ó Searcaigh. La unuaj tri menciitaj estas romanistoj kaj novelistoj. Iu poeto de eksterordinara kapablo estas Diarmuid Johnson, kiu verkis Súil Saoir. Du elstaraj gaelaj poetinoj estas Eileán Ní Chuilleanáin kaj Nuala Ní Dhomhnaill.

Resume, la riĉa literatura tradicio, kiuj estis kreata en la Antikva Gaela Periodo (700-900), daŭras ĝis hodiaŭ en la irlanda lingvo. Plie, kvankam ĝi ne apartenas al la temo de ĉi tiu artikolo, gaellingva literaturo nuntempe spertas brilan floradon en najbara Skotlando

Irlanda Literaturo en la angla

Pro la longega angla regado en Irlando, anglalingva literaturo ekde longe abundas en Irlando kaj estas pli konata eksterlande ol tiu en la indiĝena gaela. Renomaj anglo-irlandaj verkistoj estas Swift (aŭtoro de Vojaĝoj de Gulliver), Sterne, Burke, Wilde kaj Shaw. Tiuj verkis ekskluzive ene de la angla tradicio. Tamen, per la Gaela Revivigo, estiĝis aŭtoroj kiuj skribis en angla lingvo (ekzemple: la poeto Yeats kaj la dramisto Synge), sed estis inspiritaj de la antikvaj gaelaj tradicioj. La intrigoj de la teatraĵoj de du alia dramistoj, nome, Seán O’Casey kaj la mem-ekzilita James Joyce, okazas en Dublino, la irlanda ĉefurbo. Gravegaj nuntempaj verkistoj estas la poeto Séamus Heaney, la dramisto Brian Friel. Iom aparta estas Samuel Beckett, pro la fakto ke li verkis siajn teatraĵojn dulingve: en la franca kaj en la angla.


REFERENCOJ

(en la angla) - de Blácan, Aodh, Gaelic Literature Surveyed, eld. The Talbot Press, Dublino, 1973.

(dulingva - irlanda kaj angla) - Ó Tuama, Seán, An Duanaire 1600-1900 - Poems of the Dispossessed, eld. The Dolmen Press i gComhar le Bord na Gaeilge, Mountrath, Portlaoise, Irlando, 1981.


Vidu ankaŭ