Monotelitismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nur ne nu=r, internaj ligoj
Keskastel (diskuto | kontribuoj)
Aldonoj
Linio 16: Linio 16:

Tiu eldiro konfirmas la duecon proklamita en [[451]], sed precizigas, ke [[Jesuo]] realigas sian agadon per nur unu volo kaj unu sola dia-homa aktivado. Ĉar «volo» estas en la greka «thelêma», tiu vorto donos ĝian nomon al la doktrino. La monotelitismo estis bone akceptita de la monofizitistoj kaj, en [[633]], la egiptan monofizitoj denove aliĝis al la ortodoksio. Oni notu, ke tiu praa formulo estas kelkfoje nomata monoenergiismo por distingi ĝin el la posta monotelitismo.

Tamen kelkaj teologiistoj, el kiuj Sofrono, oponis kontrau tiu formulo; ili precipe rifuzis la nocion pri unu sola aktivado. Ili konvinkis Sergion, tamen instiginton de la movado, ke ankaŭ li oponu, tiel ke li promulgis en tiu sama jaro 633 la Psefon, kiu dekreto malpermesis al ĉiu kristano paroli pri la nombro de la aktivadoj de Jesuo.

En Romo la papo Honorio konfirmis la Psefon, sed lasis la pordon malfermita je unu sola volo de Kristo. De tiu eblo profitis Sergio por daŭrigi la unuigan politikon kun la monofizitistoj.

En 638 nova deklaro pri fido, la Ektezo, estis publikigita de la imperiestro. Afiŝita ĉe la pordo de la baziliko Sankta-Sofio, ĝi konfirmis la psefon kaj agnoskis, ke Kristo havas nur unu volon. Tio estas la baza principo de la ĝuste dirata monotelitismo, malsama je la unua deklaro.

Tiu deklaro ne efikis kiel esperite: unue la monofizitistoj ne aliĝis al ĝi kaj daŭre oponis kontraŭ la oficiala eklezio; due tiu deklaro signis elirpunkton de konflikto inter la patriarkaroj de Romo kaj de Konstantinopolo.

Kiel registrite je 03:08, 17 maj. 2005

Monotelitismo estas kristana pensmaniero, kiu disvolviĝis dum la 7-a jarcento kaj celi la reunuiĝon de tiuj eklezioj, kiuj konsentis pri la tri unuaj koncilioj.

Historia-politika situacio

Dum la jaroj, kiuj sekvis la 4-an ekumenan koncilion, okazintan en Kalcedonio en 451, pluraj orientaj eklezioj forĵetis ĝiajn konkludojn kaj disiĝis el la oficiala eklezio.

La plejparto el tiuj eklezioj kredis je monofizitismo, doktrino kondamnita de la koncilio en ĝia aserto koncerne la dogmon pri la Triunuo. Laŭ tiuj eklezioj Jesuo havas nur unu naturon kaj ĝi estas dia, kontraŭ la oficiala doktrino asertanta la duoblan naturon de Kristo, samtempe dian kaj homan.

La separatismo de tiuj eklezioj, kiujn oni unuigas sub la nomo Trikonciliaj Eklezioj, ne devenas nur el dogmaj malakordoj. La kristanaj komunumoj situis fakte en teritorioj, ĵus eksiĝintaj aŭ tuj eksiĝontaj el la aŭtoritato de la Orienta Romana Imperio. Ekzistis, do, politika volo volonta malgrandigi la influon de Konstantinopolo en tiuj regionoj.

Starigo de la doktrino (616-638)

La unua eldiro de la monotelita doktrino datiĝas el 616 kaj estis farita de Sergio, patriarko de Konstantinopolo, kun la apogo de la tiama imperiestro, Heraklio la 1-a. La celo de ĉi-lasta estis la unuigon de la kristanoj de la imperio, por kontraŭi la gravan minacon persan kaj poste araban.

Tiu eldiro konfirmas la duecon proklamita en 451, sed precizigas, ke Jesuo realigas sian agadon per nur unu volo kaj unu sola dia-homa aktivado. Ĉar «volo» estas en la greka «thelêma», tiu vorto donos ĝian nomon al la doktrino. La monotelitismo estis bone akceptita de la monofizitistoj kaj, en 633, la egiptan monofizitoj denove aliĝis al la ortodoksio. Oni notu, ke tiu praa formulo estas kelkfoje nomata monoenergiismo por distingi ĝin el la posta monotelitismo.