46 719
redaktoj
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Responde al la puĉo, la komunistoj organizis ribelon en septembro, sed tio malsuikcesis kaj la regantoj ekzekutis milojn el la ribelantoj.
La caro geedziĝis en 1930 kun itala princino Johanna por fortigi la italan orientiĝon. En majo de 1934 okazis nova puĉo: la franc-amika Zveno-grupo - kiuj volis konfederacion kun Jugoslavio.
Bulgario subskribis amikecan traktaton kun Jugoslavio en 1937. Post sukcesoj de Adolf Hitler, Bulgario turnis sin al Germanio kaj alianciĝis kun ĝi. la caro esperis teritoriajn akirojn per apogo deGermanio kaj Italio. Tio okazis en 1940-41, sed la akiritajn teritoriojn - krom Dobruĝo - perdis Bulgario post la denove perdita mondmilito.
Reciproke al la teritoriaj akiroj, Bulgario devis pli kruele trakti la judojn. Printempe de 1943 la naziaj oficistoj postulis deportadojn de la judoj. Je premo de la religiaj estroj kaj ŝtataj eminentuloj, la caro rifuzis envogonigon de la 50.000 judoj. Pro tio Hitler invitis lin en somero de 1943 al si.
Dum la renkontiĝo la 9-an de aŭgusto, Boriso defendis sian decidon kaj deklaris, ke ne volas ekmiliti kontraŭ la Sovetunio - pro la slava amikeco-. Ses tagojn poste, Hitler provis konvinki lin en Obersalzberg, sed sensukcese. La caro samtege hejmenflugis. Li sekvatage li ĉasis apron en Carska Bistrica kaj montgrimpis kun sia pli juna frato (la plej grandan bulgaran pinton [[Musala]]n).
Boriso revenis en Sofion la 23-an de aŭgusto, kie li abrupte malsaniĝis. Boriso la 3-a malfacile povis spiri, havis vomsenton, sentis premon en la brusto kaj eĉ perdis la konscion unufoje. La kuracistoj diagnozis galproblemojn ĉe li. Tiam oni alvenigis la Berlinan kuraciston, kiu ektraktis lin pro kora insuficienco.
La sanstato de la caro ne boniĝis kaj mortis la 28-an de aŭgusto, posttagmeze.
- {{rn}}
La [[28-a de aŭgusto|28-an de aŭgusto]] de la jaro [[1943]] poste la bulgara caro kaj diktatoro Boriso la 3-a mortas – ĉu pro natura morto aŭ ĉu li estis murdita (eblas, ke la caro estis murdita de faŝistoj, kiuj estas malkontentaj kun lia klopodo renovigi ligojn kun aliancanaj potencoj) estas hodiaŭ temo de spekulacioj.
[[Kategorio:Bulgario]]
|