Dua Vatikana koncilio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Druhý vatikánský koncil
Linio 57: Linio 57:
[[bg:Втори Ватикански събор]]
[[bg:Втори Ватикански събор]]
[[ca:Concili del Vaticà II]]
[[ca:Concili del Vaticà II]]
[[cs:2. vatikánský koncil]]
[[cs:Druhý vatikánský koncil]]
[[da:Det andet Vatikankoncil]]
[[da:Det andet Vatikankoncil]]
[[de:Zweites Vatikanisches Konzil]]
[[de:Zweites Vatikanisches Konzil]]

Kiel registrite je 10:02, 18 nov. 2008

La 2-a Koncilio de Vatikano estis la 21-a ekumena koncilio de la katolika eklezio kaj inter la plej gravaj.

La koncilio estis kunvokuta de papo Johano la 23-a je la 25-a de januaro 1959. La oficialan kunvokon sekvis tri jaroj da laboro, dum kiuj prepara komisiono konsultis ĉiujn katolikajn episkopojn kaj difinis la temojn traktotajn dum la plenkunsidoj de la koncilio.

Johano la 23-a oficiale malfermis la 2-an Koncilion de Vatikano la 11-an de oktobro 1963 en la Vatikana Baziliko.

Post la morto de Johano la 23-a lia posteulo Paŭlo la 6-a daŭrigis la koncilion. Ĝi dividiĝis en naŭ sesiojn kaj kvar periodojn kaj finiĝis la 7-an de decembro 1965. Ĝi promulgis 16 dokumentojn: kvar konstituciojn, tri deklarojn kaj naŭ dekretojn.

La koncilio subtenis la liberecon de religio kaj la dialogon kun anoj de aliaj fidoj. Jam laŭ la kunvoko ĝi estis "paŝtista" koncilio; tio signifas, ke ĝia celo ne estis difini dogmojn aŭ kondamni herezaĵojn. Unu el ĝiaj agoj estis reformo de la liturgio, per kiu ĝi interalie reduktis la signifon kaj uzon de la latina lingvo en liturgio.


Dokumentoj

La koncilio formulis, decidis kaj promulgis jenajn 16 dokumentojn:

Unua sesio

La unua sesio (11-a de oktobro ĝis 8-a de decembro 1962) ne promulgis dokumentojn.

Dua sesio

La dua sesio (29-a de septembro ĝis 4-a de decembro 1963) promulgis jenajn dokumentojn:

Tria sesio

La tria sesio (14-a de septembro ĝis 21-a de novembro 1964) promulgis jenajn dokumentojn:

Kvara sesio

El la kvara sesio (14-a de septembro ĝis 8-a de decembro 1965) rezultis jenaj dokumentoj:

Partoprenantoj

Ĉiuj ne-rom-katolikaj kristanaj eklezioj estis reprezentataj ĉe la koncilio per observantoj; kelkaj malgrandaj eklezioj tiucele grupiĝis. Nura escepto estis la grek-ortodoksa eklezio. La rus-ortodoksa eklezio sendis observanton, kvankam la Ekumena Patriarkejo en Istanbulo antaŭe anoncis, ke ĉiuj ortodoksaj eklezioj decidis ne sendi observantojn.

Sume estis 3.044 partoprenantoj, inter ili ankaŭ la postaj papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.

Kritiko

Progresmaj kristanoj, sed ankaŭ nekristanoj ofte kritikis la limigitecon de reformoj deciditaj de la koncilio, kiu ekzemple ne tuŝis la demandojn de pastra edzeco, virina pastreco, eksedziĝo, samseksemo.

La italo Giorgio Gaber verkis satiran kanton pri la koncilio: "E la chiesa si rinnova" ("Kaj la eklezio renoviĝas").