Esperanto-Societo Neubrandenburg: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e →Estiĝo: korekto |
|||
Linio 3: | Linio 3: | ||
==Estiĝo== |
==Estiĝo== |
||
La Societo fakte estiĝis el la |
La Societo fakte estiĝis el la distriktara laborrondo [[Neubrandenburg]]. Ĉilasta estis fondita en [[1971]] de la tiamaj estroj de la societoj en la urboj [[Anklam]], [[Prenzlau]] kaj [[Templin]]. |
||
En [[1973]] estiĝis la distrikta grupo Neubrandenburg. |
En [[1973]] estiĝis la distrikta grupo Neubrandenburg. |
Kiel registrite je 13:48, 19 nov. 2008
Esperanto-Societo Neubrandenburg estas unu el la societoj en Meklenburgio-Antaŭpomerio.
Estiĝo
La Societo fakte estiĝis el la distriktara laborrondo Neubrandenburg. Ĉilasta estis fondita en 1971 de la tiamaj estroj de la societoj en la urboj Anklam, Prenzlau kaj Templin.
En 1973 estiĝis la distrikta grupo Neubrandenburg.
Informilo
Dum la societa historio la titolo kaj redaktanto de la ĉefa informilo kelkfoje ŝanĝiĝis.
La nomoj estis:
- Informado
- Esperanto-Panoramo NB
- Esperanto in MV
- Verda Informilo/Grüner Bote[1]
Aktivecoj[2]
Nuntempe ĉiumonate okazas renkontiĝo de la societanoj. Tiam la anoj diskutas pri aliaj aranĝoj, kie ili partoprenis aŭ partoprenos. Krome estas legata el diversaj gazetoj aŭ informata pri novaĵoj el la interreto. Kelkfoje la renkontiĝo okazas ekster Neubrandenburg, ekz. en Prenzlau aŭ Neustrelitz. Krome okazas lingva kurseto dum la monata renkontiĝo.
Unufoje jare en oktobro la societo aranĝas la Semajnfinan Esperanto-Seminarion, dum kiu estas instruata Esperanto al komencantoj kaj progrensintoj.
Ekde 12 jaroj kelkaj membroj de la societo produktas la radioelsendon Ondo-Esperanto (germane Esperanto-Welle). Ekde 2003 estas triopo kaj ekde 2007 estas du ĉiumonataj elsendoj.[3]
Ekde jardekoj ekzistas regulaj kontaktoj al la societo en la pola urbo Koŝalino (pole Koszalin). Almenaŭ unufoje jare kelkaj membroj partoprenas ĉe unu el tieaj aranĝoj.
Kontakto
Notoj
- ↑ Verda Informilo
- ↑ Jen la interreta paĝo pri la ĉefaj aktivecoj
- ↑ "Seit zwölft Jahren auf gleicher Welle" in "Anzeigenkurier" de la 16a de oktobro 2008, sur paĝo 7