Gumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"uzabla"->"uzebla"
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"ĉircaŭ"->"ĉirkaŭ"
Linio 15: Linio 15:
Komencve de la 1900-aj jaroj aperis la organikaj kemiaj vulkanizigiloj kaj [[antioksidanto]]j. Tiuj pli rapide reguligis la proceson kaj la gumo ne iĝis rompema. Oni pli poste malkovris efikon de [[fulgo]], kiu grandigas la fortecon kaj daŭrivecon de la gumo.
Komencve de la 1900-aj jaroj aperis la organikaj kemiaj vulkanizigiloj kaj [[antioksidanto]]j. Tiuj pli rapide reguligis la proceson kaj la gumo ne iĝis rompema. Oni pli poste malkovris efikon de [[fulgo]], kiu grandigas la fortecon kaj daŭrivecon de la gumo.


La analizo de la guma kemio kondukis al ekuzo de izopreno, kiu estas transformebla al gumsimila materialo per polimerizado. La [[Germanio|germanaj]] [[sciencisto]]j produktis ĉircaŭ 2300 tunojn el sinteza gumo dum la unua mondmilito. Oni ellaboris diversajn metodojn en la 1930-aj jaroj pri polimerizado en Germanio, [[Sovetunio]], [[Britio]], [[Usono]].
La analizo de la guma kemio kondukis al ekuzo de izopreno, kiu estas transformebla al gumsimila materialo per polimerizado. La [[Germanio|germanaj]] [[sciencisto]]j produktis ĉirkaŭ 2300 tunojn el sinteza gumo dum la unua mondmilito. Oni ellaboris diversajn metodojn en la 1930-aj jaroj pri polimerizado en Germanio, [[Sovetunio]], [[Britio]], [[Usono]].





Kiel registrite je 19:14, 20 nov. 2008

Gumo estas elasta materialo, kiu estas produktita - originale - el suko de kelkaj tropikaj plantoj (natura gumo aŭ kaŭĉuko) aŭ el nafto kaj alkoholo (sinteza gumo, kaŭĉuko).

La gumon priskribis laŭ sciancaj kriterioj unuafoje la franca C.-M. de la Condamine kaj François Fresneau post sud-amerika ekspedicio en 1736. La komerca sukceso de la gumo okazis, post kiam Charles Goodyear ne inventis la vulkanizadon en komenco de la 1840-aj jaroj.

La natura gumo

Oni produktas la naturan gumon (kaŭĉukon) el diversaj plantoj, plej ofte el Hevea brasiliensis. Tiu molligna arbo devenas el Brazilo kaj disvastiĝis dismonde. Oni nun prenas ties sukon (la latekson) plej grandkvante en Indonezio, Ŝri-Lanko, Malajzio.

La latekso troviĝas en floemo de la H. brasiliensis. Oni vundas la floemon kaj kolektas, aglutinas tion per fumado super fajro. Moderna metodoj estas la koaguligo per vinagra acido, kemiaĵoj aŭ traktado per varmega aero.

ĉar la natura gumo estas malfacile varmiĝas, ĝi estas grava krudmaterialo por pneŭoj de konkursaŭtoj, ŝarĝaŭtoj, busoj, aviadiloj.

Sinteza gumo

La natura gumo estis malfacile uzebla, ĉar ĝi moliĝis somere, dum vintre ĝi iĝis malelasta, rompiĝema. Tiun problemon solvis Charles Goodyear per la vulkanizado, kio estas kunmiksado de la gumo kun sulfuro kaj plumbokarbonato.

Komencve de la 1900-aj jaroj aperis la organikaj kemiaj vulkanizigiloj kaj antioksidantoj. Tiuj pli rapide reguligis la proceson kaj la gumo ne iĝis rompema. Oni pli poste malkovris efikon de fulgo, kiu grandigas la fortecon kaj daŭrivecon de la gumo.

La analizo de la guma kemio kondukis al ekuzo de izopreno, kiu estas transformebla al gumsimila materialo per polimerizado. La germanaj sciencistoj produktis ĉirkaŭ 2300 tunojn el sinteza gumo dum la unua mondmilito. Oni ellaboris diversajn metodojn en la 1930-aj jaroj pri polimerizado en Germanio, Sovetunio, Britio, Usono.


La plej gravaj sintezaj gumoj estas la butadien-stirol kopolimeroj, la diversaj butadienaj kopolimeroj, la kloroprenaj polimeroj (neoprenoj), la polisulfidaj polimeroj (tiokoloj), la izobutilenaj polimeroj (butil-gumoj), la silikonoj kaj la silikongumoj (miksaĵo de natura kaj sinteza gumoj). Gravas ankaŭ la moligitaj vinil-kloridaj kaj vinil-acetataj polimeroj kaj kopolimeroj.

Slango

Oni ofte uzas tiun vorton en la esperanta por aludi la kondomojn.

Vidu ankaŭ

gutaperko, maĉgumo, skrapgumo, gumpafaĵo