Sumero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DragonBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Sumer
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tl:Sumerya
Linio 139: Linio 139:
[[ta:சுமேரியா]]
[[ta:சுமேரியா]]
[[th:สุเมเรียน]]
[[th:สุเมเรียน]]
[[tl:Sumerya]]
[[tr:Sümerler]]
[[tr:Sümerler]]
[[uk:Шумер]]
[[uk:Шумер]]

Kiel registrite je 16:49, 23 nov. 2008

Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭrigas almenaŭ de 3500 a.K. ĝis 2000 a.K. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de la Mezopotamio: Babilonio kaj Asirio.

Sumeraj Civitoj

En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titulon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo.

La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupera Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jc a.K. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono.

Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis 2,000 a.K. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vd. Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jc a.K. plifortiĝas urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigas la tutan sudmezopotamion.

Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metalo aŭ ŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.

Dua prospero de Lagaŝ

Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jc en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon. Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jc, gutioj estis forpelitaj.

La 3-a dinastio de Ur

En 2109 a.K. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo. Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo.

De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp. La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En ala komenco de 20-a jc ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoreanoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).

Historio de Sumero

4-a jarmilo Irigacia agrokulturo disvolviĝas en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝas al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluiĝas kaj formas kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
ĉ. 3100 Oni komencas uzi kojnoskribon.
ĉ. 2800 Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeras aliajn urbojn kaj unuiĝas la landon.
28-a jc La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolas Sumeron kaj etendas sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-montaro.
ĉ. 2700 La reĝo Enmebaragesi fariĝas reganto de Sumero, venkas Elamon. Nippur fariĝas kultura centro de Sumero.
27-a jc La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondas la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500 La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigas Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigas la landon.
ĉ. 2330 Sargono 1-a Granda konkeras la tutan Sumeron kaj faras nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220 Gutiaj triboj de Zagros-montaro konkeras kaj prenas kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150 La regantoj de Lagaŝ ĉefrolas en Sumero, sed ili estas sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115 Sumero denove estas sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
ĉ. 2100 Generalo Ur-Nammu fondas la 3-an dinastion de Ur.
21-a jc Sumero floras sub la stabila regnado.
ĉ. 2000 Elamanoj ruinigas Ur-on kaj kaptas la reĝon.
20-a jc Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900 Semita tribo Amoritoj konkeras Mezopotamion kaj establas sian rezidejon en Babilono.
1790 Hammurabi fariĝas reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝas plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝas Sumera historio kaj komenciĝas Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝas centra parto de Babilona societo

Rilataj Artikoloj:

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara