Stelo de Bet-Leĥem: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: ar:نجم بيت لحم
Linio 35: Linio 35:
[[Kategorio:Kristanismo]][[Kategorio:Biblio]]
[[Kategorio:Kristanismo]][[Kategorio:Biblio]]


[[ar:نجم بيت لحم]]
[[ast:Estrella de Belén]]
[[ast:Estrella de Belén]]
[[cs:Betlémská hvězda]]
[[cs:Betlémská hvězda]]

Kiel registrite je 00:40, 24 nov. 2008

La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Estas dirite, ke unu stelo aperis al la magoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis (Mateo ĉap. 2, versetoj 1-12).

Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la ĉielo, kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.

Metafora teorio

Laŭ teorio, kiu plendas, ke multaj (aŭ eĉ plejparto) diraĵoj de la Biblio estas figuroj, stelo ne estus reala afero, sed nur metaforo por montri, ke la homaro estas mistere gvidata al Jesuo, ĉar ja ĝi ne havas nenian rimedon por kontroli la savon.

Astrologia teorio

La saĝuloj, kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ evangelioj, eble estis astrologoj de Persio. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna astrologio, homo de granda influo naskiĝis je la 22-a de aŭgusto -7. Sekve, tiuj astrologiaj spuroj gvidis la magojn al Jesuo.

Astronomia teorio

Laŭ astronoma teorio, ia neordinara astronomia fakto okazis, kaj estis interpretita kiel mistika fenomeno de la magoj. Unu hipotezo diras ke eble ĝi estis la nova stelo observita de ĉinaj astronomoj en la printempo de -5, alia diras ke ĝi eble estis la kometo de Halley en la aŭtuno de -12. La astronomo Keplero opiniis, ke Jesuo naskiĝis en -7, kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.

Fundamentalisma teorio

Mistika aŭ fundamentalisma teorio diras ke la stelo eble estis anĝelo, kiu aperis en luma formo kaj gvidis la magojn.



Vidu ankaŭ jenon: