William Shatner: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:William Shatner
Linio 44: Linio 44:
[[sr:Вилијам Шатнер]]
[[sr:Вилијам Шатнер]]
[[sv:William Shatner]]
[[sv:William Shatner]]
[[tr:William Shatner]]
[[zh:威廉·夏特纳]]
[[zh:威廉·夏特纳]]

Kiel registrite je 15:44, 28 nov. 2008

William Shatner

William SHATNER (naskiĝis la 22-an de marto 1931 en Montrealo, Kanado) estas produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro.

Shatner ekstudis komercon en la Universitato McGill en Montrealo, sed poste studis aktoradon. En 1956 li transloĝiĝis al Novjorko. Tie li laboris por televido kaj ĉe Broadway. Post kiam li aktoris en kelkaj televidaj filmoj, filmproduktoroj ekinteresiĝis pri li.

La unuan sukceson kiel aktoro Shatner havis en la filmo La fratoj Karamazov (1958). Vere mondfama li fariĝis en la 1960-aj jaroj pro la rolo de Captain James T. Kirk en la sciencfikcia filmserio Star Trek.

Menciinde ankoraŭ estas, ke li unufoje en sia aktora kariero uzis Esperanton: en la rolo de la juna soldato Marko en la filmo Incubus (1965). En tiu filmo evidentis lia franclingva akcento.