Neologismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:


Vorto ĉesas esti rigardata neologismo, kiam ĝi daŭre eniris vastan uzon. Tio ofte estas helpata post registro en gvida ĝenerala vortaro. Pri ĉi tiu ĝenerala koncepto de 'neologismo' vidu la artikolon pri [[vortkreado]]. [[L.L. Zamenhof]] uzis iom alian, pli precizan difinon de la vorto "neologismo" por la specifa situacio de [[Esperanto]]; vd. pli sube.
Vorto ĉesas esti rigardata neologismo, kiam ĝi daŭre eniris vastan uzon. Tio ofte estas helpata post registro en gvida ĝenerala vortaro. Pri ĉi tiu ĝenerala koncepto de 'neologismo' vidu la artikolon pri [[vortkreado]]. [[L.L. Zamenhof]] uzis iom alian, pli precizan difinon de la vorto "neologismo" por la specifa situacio de [[Esperanto]]; vd. pli sube.

{{TOCdekstre}}
==Neologismoj en Esperanto==
==Neologismoj en Esperanto==
Neologismoj dum la ekzisto de Esperanto de post 1887 estis kaj ankoraŭ estas arde, ofte polemike diskutataj. Ofte la diskutantoj bazis sin sur malsamaj difinoj de "neologismo", kio kontribuas al reciproka mal- aŭ miskompreno.
Neologismoj dum la ekzisto de Esperanto de post 1887 estis kaj ankoraŭ estas arde, ofte polemike diskutataj. Ofte la diskutantoj bazis sin sur malsamaj difinoj de "neologismo", kio kontribuas al reciproka mal- aŭ miskompreno.

Kiel registrite je 09:18, 2 dec. 2008

Neologismo („novvorto“, de malnov-greka νεολογισμός - neologismos, el νέος - neos „nova“ kaj λόγος - logos „vorto“) estas leksika unuo, ekestanta kaj disvastiĝanta dum certa periodo en iu lingvo. Tipe por neologismoj estas, ke la parolantoj de la koncerna lingvo dum iom da tempo sentas ĝin nova. Kiuj vortoj (ankoraŭ) estas rigardataj neologismoj pro tio ankaŭ dependas de la historia momento, dum kiu oni esploras la vortaron de lingvo.

Vorto ĉesas esti rigardata neologismo, kiam ĝi daŭre eniris vastan uzon. Tio ofte estas helpata post registro en gvida ĝenerala vortaro. Pri ĉi tiu ĝenerala koncepto de 'neologismo' vidu la artikolon pri vortkreado. L.L. Zamenhof uzis iom alian, pli precizan difinon de la vorto "neologismo" por la specifa situacio de Esperanto; vd. pli sube.

Neologismoj en Esperanto

Neologismoj dum la ekzisto de Esperanto de post 1887 estis kaj ankoraŭ estas arde, ofte polemike diskutataj. Ofte la diskutantoj bazis sin sur malsamaj difinoj de "neologismo", kio kontribuas al reciproka mal- aŭ miskompreno.

La Zamenhofa difino de "neologismo"

Laŭ Zamenhof, "neologismoj" estas nur radikoj sinonimaj al oficialaj radikoj. Zamenhof distingis inter "nova vorto" kaj "neologismo": Laŭ li ne ĉiu nova vorto jam estas neologismo. Oficialaj radikoj estas tiuj, kiuj troviĝas en la Universala Vortaro aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento de Esperanto. Surbaze de la instituciaj reguloj - precipe A8.1 - de la Fundamento (11-a eld. 2007) nur "aŭtoritata centra institucio" - t.e. siatempe la Lingva Komitato, kaj nuntempe la Akademio de Esperanto - rajtas enkonduki tiajn sinonimojn, ĉar sinonimoj de oficialaj vortoj - alie ol simplaj novaj vortoj - ne povas esti enkondukitaj per privata propono; sen oficiala enkonduko neologismoj en la senco de la Zamenhofa terminologio ĉiam restas kontraŭfundamentaj, se ili ankoraŭ ne estas internaciaj vortoj laŭ regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

Resume laŭ la zamenhofa termina distingo):

  • "Novajn vortojn" rajtas enkonduki ĉiu esperantisto;
  • "neologismojn", t.e. sinonimoj de Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj, rajtas enkonduki nur la Akademio de Esperanto, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
  • Escepto: neologismoj, kiuj estas internaciaj vortoj laŭ regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko, ne bezonas enkondukon per Oficiala Aldono.

Temas do pri preciza, sed tre malvasta difino de "neologismo".

Aliaj difinoj de neologismo

Kutime oni uzas pli vastan sencon de Esperanta "neologismo", plej ofte tamen sen precize difini ĝin.

Komuna trajto de plej multaj difinoj estas, ke oni tradicie uzas la terminon "neologismo" (de Esperanto) preskaŭ nur pri nova radiko (nekunmetita vorto). Ofte ĝi estas termino por iu nocion, kiun oni antaŭe esprimis per kunmetita vorto (ekzemple roj-o anstataŭ river-et-o, old-a anstataŭ mal-jun-a ktp.).

Malsamaj opinioj ekzistas pri tio, ĉu la difino de "neologismo" ankaŭ inkluzivas radikojn por novaj nocioj, ekzemple de (iam) novaj teknikaj inventaĵoj auc fenomenoj kiel radi-o, laser-o, mikrofon-o, aidos-o ktp.

Pragmataj difinoj

Pragmate oni ofte difinis kaj ankoraŭ difinas "neologismon" kiel radiko ne trovebla en la kvazaŭ-normaj difin-vortaroj Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934 kaj postaj eldonoj) kaj poste en Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970, 2002, 2005). Evitante lingvistikan diskuton tiu solvo havas praktikan celon. Oni supozas, ke vorton uzatan en iu teksto la leganto povas kompreni helpe de tiuj vortaroj. Vortojn ne registritajn tie, oni kutime difinas en glosaro. Tiumaniere ekzemple la Esperanta Bildvortaro signas ĉiujn radikojn ne registritajn en PV per asteriksoj.

Historia superrigardo pri la neologisma diskuto

La opinioj pri neologismoj dekomence dependis pri malsamaj bazaj konceptoj de tio, kio Esperanto estu. Ĝi krome dependas de la historia epoko kaj de la fonaj lingvoj de la Esperantistoj.

Laŭ kelkaj la Esperanto-vortaro baziĝu sur laŭeble malmultaj radikoj. Novaj nocioj estu prefere esprimitaj per kunmetaĵoj de tiuj bazaj radikoj, eluzante plene la vortkonstruajn eblojn de Esperanto. Tiu grupo kutime estas retiremaj pri neologismoj. Laŭ aliaj Esperanto estus laŭeble tiel "riĉa" kiel (kaj la vortaro laŭeble simila al) la plej gravaj (okcidentaj) lingvoj por ke ĝi povu rivali kiel internacia komunikilo kun ekzemple la angla kaj franca. Ambaŭ flankoj kutime argumentas per "facileco", tamen ofte sen difini por kiu grupo de parolantoj Esperanto tiel fariĝas (relative) "facila".

En la frua epoko de Esperanto, kiam ĝia baza vortaro estis ankoraŭ tre malgranda, multaj neologismoj estis enkondukitaj, precipe de L.L. Zamenhof mem, sed ankaŭ de la konataj tradukistoj tiutempaj kiel Kabe, Grabowski k.a. Tiu tendenco daŭris ankaŭ en la franca periodo ĝis ĉirkaŭ la Ido-skismo de 1908. Estas pluraj kialoj: La tiuepoke gvidaj francaj esperantistoj volis kontraŭstari la riproĉon, ke Esperanto estu nur "lingveto", per kiu ne eblus esprimi ĉiujn bezonojn de la (tiama) moderna scienco kaj tekniko. Krome la franca estas lingvo, kiu fajne distingas semantike tre proksimajn vortojn per malsimilaj radikoj. Multaj tiamaj protragonistoj pro tio opiniis, ke la baza Esperanto-vortaro estus tro maldetala kaj nesufiĉa.

Ĉirkaŭ la jaro 1905 kun ties unua Universala Kongreso estis fonditaj multaj novaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizoj kaj sekve aperis multaj novaj periodaĵoj (vd. la artikolon Frua Esperanto-gazetaro), ekzemple ankaŭ la unua "Scienca Gazeto", tiel ke la kvanto de tekstoj kaj temoj en mallonga periodo multobliĝis. Tiu kaŭzis bezonon por "novaj vortoj". Ili baldaŭ estis registritaj en ondo de unuaj "grandaj" vortaroj tiuepokaj, ekzemple la Plena Vortaro de Émile Boirac, la angla de Joseph Rhodes, la germana de Paul Christaller k.m.a.

La Ido-skismo minacis la pluan ekziston de Esperanto. Ekestis la bezono konsolidigi la tiam atingitan staton kaj distingigi Esperanton de ĝia konkurento. La "konservemuloj" aŭ (foje malestime nomitaj) "ortodoksuloj" dominis la diskuton. Tipaj reprezentantoj estas ekzemple Théophile Cart, Marie Hankel k.a.

Post la unua mondmilito Ido jam ne plu estis danĝero. Komenciĝis la granda epoko de la laborista Esperanto-Movado, ekaperis la literatura revuo "Literatura Mondo" kaj represoj de vortaroj el la antaŭkonservema periodo. La novaj bezonoj precipe de la poezio denove rezultis en multaj neologismoj.

Grek-latinaj internaciismoj kaj "simplaj vortoj"

Tipa vortogrupo kiu ekzempligas la jŭs diritan estas la grek-latinaj internaciismoj. Por multaj nocioj Esperanto havas duoblan terminaron. Oni aŭ povas uzi grek-latinajn internaciismojn kiel ekzemple "oftomalogo", "lingvistiko", "medicino" aŭ kunmetaĵojn el bazaj radikoj (okul-kuracisto, lingvo-scienco, scienco pri kuracado). Iuj asertas, ke la grek-latinaj internaciaj vortoj estus "neologismoj" kaj "superfluaj" (vd. la listojn en "eksteraj ligiloj"). La grek-latina vortogrupo tamen laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko de Esperanto aŭtomate apartenas al la vortaro de Esperanto. Ofte temas do pri demando de lingvo-stilo kaj ne pri demando de neologismoj.

"Malnovaj neologismoj"

Multaj Esperantaj neologismoj efektive eniris la ĝeneralan lingvo-uzon, en la realo anstataŭiĝantaj pli fruajn formojn (vd. la ekzemplojn en la posta rubriko). La malnovaj formoj fariĝis arkaismoj. Aliaj neologismoj nur mallonge vivis aŭ nur estis proponitaj, sed neniam vere ekvivis (ekzemple "vursto" por iu speco de germana kolbaso, uzita dum la 1920-aj jaroj). Ilin oni nomas "malnovaj neologismoj".

Ekzemploj de neologismoj, novaj kaj internaciaj vortoj

Jen kelkaj ekzemploj. Pliajn ekzemplojn vd. en la rubriko "Historia difino de 1934":

  • Cis kredeble estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar cis estas sinomimo al ĉi-flanke de kaj maltrans, kiuj entenas nur po unu leksika radiko (flank' resp. mal'; ambaŭ Fundamentaj). (Kiel leksikajn radikojn oni povas rigardi nur substantivajn, verbajn, adjektivajn kaj adverbajn radikojn.)
  • Far (de iuj proponata prepozicio por fare de) kredeble estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar far estas sinonimo al fare de, kiu entenas nur unu leksikan radikon (far'; Fundamenta).
  • Na (de iuj proponata prepozicio por marki la akuzativon) kredeble estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar na estas nova formo por marki la akuzativon en ne-Fundamenta maniero.
  • Olda estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed nova vorto por maljuna', kiu entenas du leksikajn radikojn (mal' kaj jun'; ambaŭ Fundamentaj).
  • Diodo estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed (internacia) vorto (ek)uzebla laŭ Regulo 15. (Laŭ Zamenhof Regul-15-vortoj estas eĉ ne enkondukataj, sed jam apartenas al Esperanto jam de la unua momento de ĝia naskîgo, kaj sekve estas nur uzataj aŭ ekuzataj.)
  • Kemio estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed oficiala vorto, ĉar ĝi estis oficialigita per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Se kemio ne estus oficialigita, tiam ĝi eble estus en malvasta Zamenhofa senco neologismo, ĉar kemio estas sinonimo al ĥemio (Fundamenta), kiu entenas nur unu leksikan radikon (ĥemi'). Aliflanke, se kemio ne estus oficialigita, ĝi eble povus esti rigardata kiel vorto uzebla laŭ Regulo 15. (Pro la okazinta ofialigo oni tamen jam ne bezonas cerbumi.)

El la supre menciitaj vortoj laŭ severa interpreto de la Antaŭparolo al la Fundamento la vortoj cis, far kaj na kredeble estas neologismoj en malvasta Zamenhofa senco kaj bezonas oficialan enkondukon fare de la lingvonormiga institucio, antaŭ ol oni rajtas uzi ilin. La vorto far estis oficiale enkondukota, sed ne estis oficiale enkondukita, ĉar mankis poraj voĉoj en tiurilata voĉdono en la Akademio de Esperanto. (La siatempa Akademi-prezidanto decidis apliki la Akademi-statutan regulon pri lingva novaĵo; fonto: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No 11 ["Aktoj III"]).

Historia difino de 1934

Jen la difino de Kálmán Kalocsay el la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (mallongigoj malŝlositaj). Ĝi bone klarigas la bazan kaj ĉiaman diskuton pri neologismoj inter esperantistoj, al kiu Kalocsay mem partoprenis sur la flanko de la "neologismemuloj" kontraŭ la "ortodoksuloj" aŭ "tradiciemuloj". La alluditan "apartigo(n) de la 'poeziaj vortoj'" li mem realigis per sia "Parnasa Gvidlibro", verkita kun Gaston Waringhien kaj menciita en la artikolo.

Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konforme al la libera evoluo de Esperanto, neologismon povas enkonduki ĉiu Esperantisto: pri la prospero de la nova vorto decidas la Esperantistaro, per ekuzo aŭ per malagnosko. Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poeziajn vortojn, signendajn en ĉiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema Esperantisto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu verko estus klarigita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliakrigata antipatio kontraŭ la poezia vortriĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia. Zamenhof mem estis tre tolerema kontraŭ neologismoj, li avertis sole: „ne tro krude, ne tro multe per unu fojo“. Jen kelkaj citaĵoj de li: „mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj. . .“ (Originala Verkaro [OV] p. 245); „neologismoj . . . nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron“ (OV p. 249). „Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.“ (OV p. 408). „Tiu ĉi permeso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ĝi.“ „Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado.“ (OV p. 429).

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi; vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzataj vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malsprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskripcio: proskribi). Tie ĉi oni povus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro; mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gimnastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.

6. Kvankam ĝis nun [tio estas ĝis 1934] ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson -ik por signi profesion (danciko, ĝardeniko, ĵurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre-, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson -esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozicion graŭ (laŭ la volo, por la bono de . . .). Sed tio estas vere la „muziko de l' estonteco“.

7. Krome, per la plivastiĝo de Esperanto, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvidlibro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trampo: ĉifona malzorgita ulo; paŭti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: amata ĉevaleto). KALOCSAY.

Literaturo

La speciala faka literaturo pri la temo "neologismoj en Esperanto" estas tiel ampleksa, ke ne decas citi unuopajn verkojn. Vd. la titolojn en la Kolekto por Planlingvoj (IEMW) kaj en EBEA (eksteraj ligiloj malsupre).

Komparu kun

Lingvoŝanĝiĝo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj