Lanceloto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
Estis milito inter Arturo kaj Galehaut, kiu klopodis kapti la britan regnon. Lanceloto amikiĝis al Galehaut kaj persvadis lin kapitulaci.
Estis milito inter Arturo kaj Galehaut, kiu klopodis kapti la britan regnon. Lanceloto amikiĝis al Galehaut kaj persvadis lin kapitulaci.


Helpe de Arturo, Lanceloto venkis Claudas, kiu forpelis lian patron de lia regno, sed decidas resti ĉe la Artura kortego kune kun siaj kuzj [[Kavaliro Bors]] kaj [[Kavaliro Lionel]].
Helpe de Arturo, Lanceloto venkis Claudas, kiu forpelis lian patron de lia regno, sed decidas resti ĉe la Artura kortego kune kun siaj kuzoj [[Kavaliro Bors]] kaj [[Kavaliro Lionel]].


Elaine, filino de la [[Fiŝisto-Reĝo]], enamiĝis al Lanceloto. Per magio ŝi trompis Lanceloton tiel ke li amoris ŝin, kredante ke ŝi estas Ginevra, kaj poste ŝi naskis [[Galahad]], kiu estis la kavaliro kiu fine atingis la [[Sankta gralo|Sanktan Gralon]].
Elaine, filino de la [[Fiŝisto-Reĝo]], enamiĝis al Lanceloto. Per magio ŝi trompis Lanceloton tiel ke li amoris ŝin, kredante ke ŝi estas Ginevra, kaj poste ŝi naskis [[Galahad]], kiu estis la kavaliro kiu fine atingis la [[Sankta gralo|Sanktan Gralon]].

Kiel registrite je 11:42, 4 dec. 2008

Lanceloto, kavaliro de Reĝo Arturo.

Li estis la filo de Reĝo Ban kaj Elaine de Benoic. Dum lia infaneco Ban estis forpelata de sia regno. Dum Elaine flegis sian vundatan edzon, la Damo de la Lago forprenis Lanceloton al ŝia magia regno. Pro tio li estis nomata "Lancelot du Lac" (Lanceloto de la Lago).

Kiam li havis sufiĉajn jarojn, la Damo de la Lago sendis lin al la kortego de Arturo, kie, post peto de Gawain, li kavaliriĝis. Tuj li ekamis la Reĝinon Ginevran, kaj inter liaj unuaj aventuroj estis savi Ginevran de Meleagant, malamiko de Arturo.

Alia frua aventuro estis la afero de la "Dolorous Guard" (Morna Kastelo): li alvenis al kastelo gardata de la Kupra Kavaliro. Ĉe la unua muro li batalis kontraŭ dek kavaliroj; ĉe la dua, kontraŭ dek pli; kaj fine kontraŭ la Kupra Kavaliro mem. Li sukcesis, helpe de la Damo de la Lago, sed la Kupra Kavaliro fuĝis. La urbanoj kondukis Lanceloton al tombejo kie estis metala slabo kun surskribo kiu diris ke nur unu kavaliro kapablos levi la slabon - tiu kies nomo estas skribata sur la subo de la slabo. Lanceloto - kiu ne sciis sian propran nomon kaj ĝis tiam nomiĝis nur la Blanka Kavaliro - levis la slabon kaj eltrovis ke lia vera nomo estas Lanceloto. La Dolorous Guard akiris la novan nomon la "Joyous Guard" (Ĝoja Kastelo), kaj iĝis la domo de Lanceloto.

Estis milito inter Arturo kaj Galehaut, kiu klopodis kapti la britan regnon. Lanceloto amikiĝis al Galehaut kaj persvadis lin kapitulaci.

Helpe de Arturo, Lanceloto venkis Claudas, kiu forpelis lian patron de lia regno, sed decidas resti ĉe la Artura kortego kune kun siaj kuzoj Kavaliro Bors kaj Kavaliro Lionel.

Elaine, filino de la Fiŝisto-Reĝo, enamiĝis al Lanceloto. Per magio ŝi trompis Lanceloton tiel ke li amoris ŝin, kredante ke ŝi estas Ginevra, kaj poste ŝi naskis Galahad, kiu estis la kavaliro kiu fine atingis la Sanktan Gralon.

Multaj kavaliroj konsciis ke Lanceloto kaj Ginevra havis am-rilatojn. Agravain kaj Mordred malkaŝis tion al Arturo, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam Gawain rifuzis partopreni. Lanceloto kaj siaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis Gaheris kaj Gareth, la fratoj de Gawain, kiuj senentuziasme kaj senkirase partoprenis la defendon de la ŝtiparo. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris, ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion. Dum la lukto Gawain mortige vundiĝis: mortonte, li skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred, sed Lanceloto alvenis tro malfrue por savi la vivon de Arturo. Post fina renkonto kun Ginevra, Lanceloto sin retiris al ermitejo kie li pente pasis la reston de sia vivo.