Krasnoperekopsko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Krasnoperekopsk
Linio 52: Linio 52:
[[de:Krasnoperekopsk]]
[[de:Krasnoperekopsk]]
[[en:Krasnoperekopsk]]
[[en:Krasnoperekopsk]]
[[es:Krasnoperekopsk]]
[[fr:Krasnoperekopsk]]
[[fr:Krasnoperekopsk]]
[[pl:Krasnoperekopsk]]
[[pl:Krasnoperekopsk]]

Kiel registrite je 15:25, 6 dec. 2008

Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Krasnoperekopsko
ruse Красноперекопск
ukraine Красноперекопськ
krime-tatare Krasnoperekopsk
Apartenas al: Krasnoperekopska municipo
Koordinatoj: 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo)45.967533.800277777778Koordinatoj: 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~5 m
Areo: 22 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
30 700 (laŭ 2006)
1395,45 hom/km²
Poŝtkodoj: 96000 — 96005
Telefonkodo: +380-6565
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Krasnoperekopsko (Krimeo)
Krasnoperekopsko (Krimeo)
DMS
Krasnoperekopsko
Krasnoperekopsko
Krasnoperekopsko
Situo de Krasnoperekopsko sur la mapo de Krimeo
vdr

Krasnoperekopsko (ruse Красноперекопск, ukraine Красноперекопськ, krime-tatare Krasnoperekopsk) — urbo en la norda parto de Krimeo. La urbo estas administra centro de la Krasnoperekopska distrikto, sed mem ne estas parto de la regiono, estante unu el la 11 urboj de la respublika subeco (formas propran urban municipon).

La urbo troviĝas en la suda parto de la Perekopa terkolo, 124 km norde de Simferopolo. Ĉe la urbo pasas la Nordkrimea kanalo. Tra la urbo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono (unu el la 2 fervojaj linioj, kiuj konektas Krimeon al la materiko).

La urbo estis fondita en la jaro 1932 kiel industria loĝ-loko ĉe brom-produkta uzino. En la jaro 1966 la loĝloko ricevis la statuson de la urbo. Oni ne miksu la urbon Krasnoperekopsko kun la historia urbo Perekop, kiu troviĝas 25 km norde de Krasnoperekopsko kaj nun (post detruo dum la Interna Milito) estas nur negranda vilaĝo.

Nun en la urbo loĝas ĉ. 31 mil homoj (rusoj - ĉ. 16,5 mil, ukrainoj - ĉ. 13,5 mil, krime-tataroj - ĉ. milo.

La klimato de la urbo estas tre seka, varmega, kun modere malvarma vintro. La averaĝa temperaturo de januaro estas -2,4°C, de julio +23,3°C. La jara kvanto de hidrometeoj - 336 mm.