Thomas Malory: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
Kavaliro '''Thomas MALORY''' (n. ĉ. 1405, m. la 14-an de marto 1471) angla verkisto, aŭtoro de ''Le Morte d'Arthur''.
Kavaliro '''Thomas MALORY''' (n. ĉ. [[1405]], m. la [[14-an de marto]] [[1471]]) angla [[verkisto]], aŭtoro de ''Le Morte d'Arthur''.


La antikvisto [[John Leland]] (1505-1552) kredis ke li estis kimra, sed laŭ modernaj kleruloj li estis kavaliro loĝinta en Bewbold Revel, [[Warwickshire]]. Lia familia nomo devenis de la malnova franca vorto ''maleüré'', kiu signifis "malbonaŭgurata" aŭ "malbonfortuna".
La antikvisto [[John Leland]] (1505-1552) kredis ke li estis kimra, sed laŭ modernaj kleruloj li estis kavaliro loĝinta en Bewbold Revel, [[Warwickshire]]. Lia familia nomo devenis de la malnova franca vorto ''maleüré'', kiu signifis "malbonaŭgurata" aŭ "malbonfortuna".
Linio 19: Linio 19:
[[Kategorio:Artura literaturo]]
[[Kategorio:Artura literaturo]]
[[Kategorio:Anglaj verkistoj]]
[[Kategorio:Anglaj verkistoj]]
[[Kategorio:Mezepokaj verkistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1405]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1471]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1471]]



Kiel registrite je 16:32, 8 dec. 2008

Kavaliro Thomas MALORY (n. ĉ. 1405, m. la 14-an de marto 1471) angla verkisto, aŭtoro de Le Morte d'Arthur.

La antikvisto John Leland (1505-1552) kredis ke li estis kimra, sed laŭ modernaj kleruloj li estis kavaliro loĝinta en Bewbold Revel, Warwickshire. Lia familia nomo devenis de la malnova franca vorto maleüré, kiu signifis "malbonaŭgurata" aŭ "malbonfortuna".

Pri lia vivo oni scias malmulte. Kvankam li estis dufoje elektita al la angla parlamento, dum la 1450a jardeko oni akuzis lin pro longa aro da krimoj, inkl. domrabo, ŝaf-ŝtelo, seksa perforto kaj ambusko de la Duko de Buckingham. Du fojojn li eskapis de malliberejo - unu fojon li batalis kontraŭ siaj gardistoj kaj naĝis trans ĉirkaŭfosaĵo. Dum la 1460a jardeko la reĝo Henriko la 6-a pardonis lin, tamen plurajn fojojn Henriko la 6-a kaj Eduardo la 4-a esceptis lin de reĝaj pardonoj. Verŝajne li verkis parton aŭ eĉ la plejparton de Le Morte d'Arthur en malliberejo. Verŝajne Malory komencis la verkon dum la 1450-a jardeko kaj finis ĝin antaŭ 1470.

En tiu verko li kunigis kaj aranĝis la legendojn pri Reĝo Arturo, kiuj antaŭe ofte konfliktis. La verko eldoniĝis de William Caxton en 1485 kaj estis grava fonto de multaj postaj verkoj pri Arturo. Ĝi konsistas el ok libroj:

  • De la edziĝo de Uther Pendragon al Reĝo Arturo kiu regnis post li kaj multe batalis, kiu priskribas la naskiĝon de Arturo, kiel li iĝis reĝo, kiel li venkis en multaj bataloj, kaj kiel la fratoj Balin kaj Balan mortigis unu la alian. Ĝi ankaŭ traktas la geedziĝon de Arturo kaj Ginevra kaj la fondon de la Ronda Tablo.
  • La nobla rakonto de Reĝo Arturo kaj Lucius la Imperiestro de Romo, kiu priskribas legendan sukcesan atakon kontraŭ la romia imperio, post kio Arturo estis kronata kiel imepriestro.
  • La nobla rakonto de Kavaliro Lanceloto du Lac, kiu traktas multajn aventurojn de Lanceloto.
  • La rekonto de Kavaliro Gareth de Orkney.
  • La unua kaj dua libroj de Kavaliro Tristrams de Lione, kiu traktas la amon de Tristan kaj Isolde, kaj estis bazata sur franca verko. Antaŭe la legendo de Tristan estis ĝenerale sendependa de la Arturaj legendoj.
  • La nobla rakonto de la Sankta Gralo
  • Kavaliro Lanceloto kaj Reĝino Ginevra
  • La morto de Arturo