Trafiklumoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto: fi:Liikennevalo-ohjaus estas artikolo elstara
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Semàfor
Linio 29: Linio 29:
[[Kategorio:Trafiko]]
[[Kategorio:Trafiko]]
[[Kategorio:Trafikindikilo]]
[[Kategorio:Trafikindikilo]]

{{LigoLeginda|de}}
{{LigoElstara|fi}}


[[ar:إشارة ضوئية]]
[[ar:إشارة ضوئية]]
[[bg:Светофар]]
[[bg:Светофар]]
[[bs:Semafor]]
[[bs:Semafor]]
[[ca:Semàfor]]
[[cs:Světelné signalizační zařízení]]
[[cs:Světelné signalizační zařízení]]
[[da:Trafiklys]]
[[da:Trafiklys]]
[[de:Lichtzeichenanlage]] {{LigoLeginda|de}}
[[de:Lichtzeichenanlage]]
[[en:Traffic light]]
[[en:Traffic light]]
[[es:Semáforo]]
[[es:Semáforo]]
[[eu:Semaforo]]
[[eu:Semaforo]]
[[fi:Liikennevalo-ohjaus]] {{LigoElstara|fi}}
[[fi:Liikennevalo-ohjaus]]
[[fr:Carrefour à feux]]
[[fr:Carrefour à feux]]
[[fur:Semafar]]
[[fur:Semafar]]

Kiel registrite je 16:18, 9 dec. 2008

Trafiklumoj.

Trafiklumoj estas mekanikaelektroaparato kiu ordigas la trafikon de veturiloj kaj piedirantoj en vojkruciĝoj. La plej ofta tipo havas tri lumoj de distingaj koloroj:

  • Verda, por antaŭeniri,
  • Ruĝa, por halti,
  • Flavasukcena kiel intermeza stato el verda al ruĝa, aŭ kiel averto de atento se ĝi blinkas.

La flava koloro signifas diference depende de la blinkado (pasi atenteme) aŭ de la fikseco (halti, se la rapideco de la veturilo permesas al oni tion).

Historio

Trafiklumoj en Taipei.

Oni povas konsideri kiel la unuaj trafiklumoj tiuj kiuj instaliĝis en la ekstero de la brita parlamento de Westminster; ĝi estis la verko de la inĝeniero J.P. Knight, specialisto pri indikiloj de fervojoj. Tiu aparato ekfunkciis la 10a de decembro de 1868 kaj imitis la fervojajn indikilojn kaj uzis nur la gaslumojn ruĝajn kaj verdajn nokte. Ne multe daŭris pro bedaŭrinda akcidenta eksplodo kiu mortigis policanon. Ĝis la invento de la aŭto ĝi ne estis necesa, kaj estis tiam kiam ĝi iĝis necesa kaj oni reprenis sian disvolvigon.

La 4an de aŭgusto de 1914 instaliĝis la unuaj "modernaj" trafiklumoj, en Klevlando, Usono. Ĝi regis la trafikon inter la avenuo Euclid kaj la strato 105a Orienta. Ĝi disponis de ruĝaj kaj verdaj lumoj, lokitaj sur bazo kun formo de brako. Krome ĝi enhavis elsendilon de zumoj kiel ties brita antaŭanto. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105a. Tiu havis du kolorojn, ruĝan kaj verdan, kaj la zumilon, baze sur la desegno de James Hoge, por havigi avertilon por kolorŝanĝoj. La desegno de James Hoge (USPTO # 1251666 Sept. 22, 1913) permesis la policon kaj fajrestingistojn kontroli la signalojn kaze de urĝo.

La unuaj trafiklumoj kvarstataj, kun tri koloroj estis kreita de policano William Potts en Detroit en 1920.[1]

En 1923, Garrett Morgan patentis trafiksignalilon, kvankam ĝi ne estis antaŭanto de la modernaj trafiklumoj.[2] Ashville en Ohio polemikas por esti la loko kun la plej malnovaj funkciantaj trafiklumoj en Usono, uzita en vojkruciĝo ĝis 1982, kiam ili estis translokigitaj al loka muzeo.[3]

La unua interkonektita sistemo de trafiklumoj estis instalita en Sallagurbo en 1917, kun ses konektitaj vojkruciĝoj kontrolitaj samtempe de permana konektilo. Aŭtomata kontrolo de interkonektitaj trafiklumoj estis enmetita en marto de 1922 en Houston (Teksaso).[4] La unuaj aŭtomataj eksperimentaj trafiklumoj en Britio estis instalita en Wolverhampton en 1927.[5]

En Germanio fine de la 20-a jarcento okazis kurioza polemiko post la aneksiigo de la ĝistiama orienta teritorio, nome de la Germana Demokratia Respubliko, kiam la unuigo de multaj sistemoj kaj kutimoj kondamnis al malapero multajn eksajn aferojn, kiel la Ampelmännchen, tio estas trafiklumoj por piedirantoj kun specifa desegno (viro kun ĉapelo, virinoj, ktp) kiel nostalgia retenebla afero.

La koloroj de la trafiklumoj reprezentante halton kaj iron ŝajne devenas el tiuj uzitaj por halto (ruĝo) kaj iro (verda) en mara regularo (vidu artikolon Tribordo), laŭ kiu la ŝipo de maldekstro devas halti por tiu kiu iras dekstre.

Referencoj

  1. (March 1947) “Mr. 'Trafficlight'”, Motor News, p. 14–15,27. 
  2. [http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/ Inventing history: Garrett Morgan and the traffic signal]. Retrieved 2008-04-16.
  3. Neato Stuff At the Ashville Museum. Ashville Area Heritage Society. Retrieved 2008-04-16.
  4. http://groups-beta.google.com/group/sci.engr.civil/msg/7cd1c5cf072bb20c
  5. City Centre Blue Plaques

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara