Falsa Demetrio la 1-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Falsa Demitrio la 1-a''' (ruse ''Лжедмитрий I'') konata ankaŭ kiel '''Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-a''' aŭ '''Dmitrij Samozvanec''' (Pseŭda Demetrio) estis caro de [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:28, 14 dec. 2008

Falsa Demitrio la 1-a (ruse Лжедмитрий I) konata ankaŭ kiel Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-aDmitrij Samozvanec (Pseŭda Demetrio) estis caro de Rusio ekde la 21-a de junio 1605 ĝis la 17-a de majo 1606, kiu reĝis sub nomo Dmitrij Ivanoviĉ (ruse Дмитрий Иванович) el dinastio Rjurikoviĉ.

Origino

Ĉi-persono estas unu el plej misteraj en historio de Rusio, kvankam originon kaj biografion de Falsa Demitrio la 1-a provis versimile malkovri multaj sciencistoj. Tamen ĉiuj fontoj kaj analoj ne estas tute objektivaj, ĉar kronikistoj ĉefe ne havis propran vidpunkton kaj nur plenumis volon de siaj mastroj kaj enskribis ofte malkorektan informon.

Tial origino de Falsa Demitrio la 1-a estas malklara ĝis nun. Laŭ oficiala versio li estis juna monako de moskva Ĉudov monakejo, kiu nomiĝis Grigorij Otrepjev. Li elmigris al Pollando, kie prezentis sin kiel saviĝinta carido Dmitrij, lasta filo de caro Ivano la Terura. Kvazaŭ mortigo de vera naŭjara carido Demitrio en Ugliĉo la 15-an de majo 1591 ne okazis kaj pereis lia sozio.

Kiel pruvo li demonstris la oran, surkorpan krucon apartenintan al la carido. Ankaŭ oni povis vidi kelkajn denaskajn antaŭsignojn de la junulo: survangan verukon, nevuson sur la mano kaj malsaman longecon de ambaŭ brakoj.

Poloj (reale poloj kaj litovoj, ĉar tiam ekzistis Respubliko de Ambaŭ Nacioj) akceptis tian identecon kaj promesis lin surtronigi kun plenumo de kelkaj kondiĉoj, inkluzive katolikigon de la rusia loĝantaro.

Ekde la 19-a jarcento ekzistas alia versio de origino de Falsa Demitrio la 1-a, kiu havas multajn adeptojn. Laŭ ĝi la knabo reale ne peris en Ugliĉo kaj sukcesis saviĝi dank’ al Dio. Ja lia patrino, Marta ekvidinte lin post dek du jaroj tuj rekonis lin kiel propra filo. Tamen iuj sciencistoj dubas kaj asertas, ke ŝi faris tion laŭ sugestoj de tiama potenco.

Ĉiuokaze ĉi-persono estis laŭleĝa caro de Ruslando.