Johann Pachelbel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Јохан Пахелбел
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: oc:Johann Pachelbel
Linio 103: Linio 103:
[[nl:Johann Pachelbel]]
[[nl:Johann Pachelbel]]
[[no:Johann Pachelbel]]
[[no:Johann Pachelbel]]
[[oc:Johann Pachelbel]]
[[pl:Johann Pachelbel]]
[[pl:Johann Pachelbel]]
[[pt:Johann Pachelbel]]
[[pt:Johann Pachelbel]]

Kiel registrite je 17:50, 18 dec. 2008

Johann Pachelbel (* aŭgusto 1653 en Nurenbergo; † 3-a de marto 1706 en Nurenbergo) estis grava komponisto de la baroko. Krom lia profesio kiel komponisto Pachelbel estis orgenisto i.a. en Vieno, Eisenach, Erfurto, Stutgarto, Gotha kaj ekde 1695 ĉe la Sebalduskirche en Nurenbergo.

tombo de Pachelbel sur la Rochustombejo en (Rochuskirchhof) en Nurenbergo.

Vivo

La preĝejo Sankta Sebaldo en Nurenbergo, kie Pachelbel deĵoris kiel orgenisto

Johann Pachelbel estis baptata je la 1-a de septembro 1653 en Nurenbergo. Liaj gepatroj estis la vinkomercisto Hans Pachelbel (* 1613) kaj sia dua edzino Anne Maria, naskiĝinta Mair. Li jam frue rimarkiĝis pro sia muzika kaj scienca talento. La studadon je la universitato Altdorf ĉe Nurenbergo en la jaro 1669 li devis rezigni post nur naŭ monatoj pro financaj problemoj de sia patro. Sekvatempe Johann Pachelbel iris al la Gymnasium Poeticum en Ratisbono, 1673 li iris al Vieno. Er wurde En 1677 li iĝis duka kortegoorgenisto en Eisenach kaj tie konatiĝis kun la familio Bach. En 1678 li ŝanĝixis kiel orgenisto al la Predigerkirche en Erfurto, ĉi tie li instruis la pli aĝan fraton de Johann Sebastian Bach, Johann Christoph Bach la pli juna, la orgenludadon.

En Erfurt 1681 Johann Pachelbel edziĝis kun Barbara Gabler, kiu samkiel ilia komuna filo mortis pro pesto en oktobro 1683. Jam sekvajare li edziĝis kun Juditha Dommer, la filino de kuproforĝisto. La geedzoj havis sep gefilojn, inter ili la komponisto Wilhelm Hieronymus Pachelbel (c. 1685-1764) la pentristino Amalia Pachelbel (1688-1723) kaj la komponisto Carl Theodorus Pachelbel (1690-1750).

En 1690 Johann Pachelbel transloĝiĝis al Stutgarto kaj ellaboris ĉe la dukino Magdalena Sibylla. Jam 1692 li fuĝis al Nurenbergo antaŭ la minaco de franca invado. Sekve li laboris kiel urba orgenisto ĉe la Augustina kaj Margareta Preĝejoj en Gotha. En 1695 li revenis en sian hejmurbon Nurenbergo, kie li kiel orgenisto de St. Sebald iĝis posteulo de Georg Caspar Wecker. Ĉi tie li mortis 52-jara je la 3-a de marto 1706, li estas enterigita sur la Rochus-Tombejo en Nurenbergo.

Graveco

La komponaĵoj de Pachelbel ampleksas ĥoralaranĝaĵojn, liberajn orgenkomponaĵon (tokatoj, ĉakonoj, fantazioj kaj fugoj), orgenĥoralojn, ĥoralvariaciojn kaj triosonatojn. Speciale konatiĝis precipe liaj ĥoralaranĝaĵoj nome „Cantus firmus“ kun antaŭimitado de la apartaj ĥorallinioj en la akompanvoĉoj.

Taktoj 35-54 el la orgenĥoralo Wenn mein Stündlein vorhanden ist. Bluaj notoj: ĥorala "Cantus Firmus"

Pachelbel estis unu el la plej gravaj komponistoj de la Sudgermana orgentradicio. En siaj orgenverkoj li relative ŝpareme enmetas pedalvoĉon, multajn komponaĵojn li verkis nur manuale.

Komencaj taktoj de la Tokato en C maĵoro. Okulfrapas la rapida movado de la manualvoĉoj kaj la multtakta granda C en la pedalvoĉo Pri tiu ĉi sono Aŭdu

Kanono en D-maĵoro

La plej populara verko de Pachelbel estas la [[kanono] el Kanon und Gigue in D-Dur. Temas pri la ununura kanono kiun li komponis, pro kio ĝi ne estas reprezentaiva por la verkaro de Pachelbel. De la kanono nun ekzistas sennombraj registraĵoj, versioj kaj aranĝoj. La muzikaĵo bazas sur daŭre ripetata basfiguro (ostinato). La dutakta akordsekvenco D - A - h - fis / G - D - G - A estas 28-foje ripetata.

La unuaj naŭ taktoj de la kanono en D-maĵoro: La violonoj muzikas trivoĉan kanonon super la basvoĉo enhavanta la ostinaton. La koloroj ĉi tie markas tri el entute 28 variacioj de la kanontemo.

Tiu akordosekvenco estas ekde sia ekesto estas refoje uzata tra ĉiuj muzikstiloj:

Medioj

Literaturo

  • Jean M. Perreault: The thematic catalogue of the musical works of Johann Pachelbel. Scarecrow Press, Lanham, Md. 2004. 414 S. ISBN 0810849704
  • Kathryn Jane Welter: Johann Pachelbel: organist, teacher, composer : a critical reexamination of his life, works, and historical significance. Ann Arbor, Michigan UMI Dissertation Services, 2001. 384 S.

Ligiloj


--Longharulo 17:35, 17. Jan 2007 (UTC)