Kultura Centro Esperantista: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8: Linio 8:


==Ekstera ligo ==
==Ekstera ligo ==
{{el}} [http://www.esperantio.net]
{{el}} [http://www.esperantio.net Retejo de Esperanto-Civito]


[[Kategorio:Esperanto-domo]]
[[Kategorio:Esperanto-domo]]

Kiel registrite je 23:28, 19 dec. 2008

Kultura Centro Esperantista estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968 (plu vivas tri el ili: Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas trietaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno. Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m), kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato.

Ne parto de KCE, sed tamen grava por gastoj kun interlingvistika intereso estas la Centro por dokumentado kaj studo pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI).

Adreso

KCE, strato Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
tel/fakso (41)32 9267407, <kce@esperantio.net>, www.esperantio.net

Ekstera ligo

greke Retejo de Esperanto-Civito

Ŝablono:Ĝermo-esperanto