Vojimposta pagejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e Vojpagejo alinomita al Vojimposta pagejo: Vojpagejo estas iom ĵargone malklara. Vikipedio jam havas "vojimposton".
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:46, 26 dec. 2008

Vojimpostpagejo sur la aŭtoŝoseo A61 apud Tuluzo, Francio

Vojpagejo estas speciala ejo en aŭtovojo, kie homoj kiu volas uzi ĝin devas pagi vojimposton. Vojpagejoj povas troviĝi ne nur en aŭtovojoj, sed ankaŭ antaŭ partoj de vojoj kiuj estas gravaj por la fluo de la trafiko, ekzemple antaŭ tuneloj aŭ pontoj. Vojpagejoj ekzistas en multaj partoj de la mondo. Kelkfoje ili estas tute aŭtomataj, kelkfoje homoj akceptas la monon. Oni ĝenerale povas pagi kontante, per kreditkarto aŭ per monkarto. Kelkfoje la aŭtoj ankaŭ aŭtomate estas registritaj kaj oni poste rekte forprenas la monon de la konto de la posedanto de la aŭto.

Ĝenerale la kvanto, kiun oni devas pagi estas antaŭe indikita. La pagenda sumo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple speco de la veturilo (busoj ŝarĝaŭtoj kaj pluraksaj aŭtoj pagas ĝenerale pli), kiom da kilometroj oni uzis la koncernan aŭtovojon kaj kiom malfacila estis la konstruo de la koncerna aŭtovojo. Tamen en la tuta mondo estas tre diversaj sistemoj.

La vojpagejoj devas esti klare indikitaj per sufiĉa antaŭindikiloj por ke la stiristoj bremsu facile la aŭtojn kaj ne okazu akcidentoj.