Almo (rivero): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:نهر ألما
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Аљма
Linio 54: Linio 54:
[[ro:Râul Alma]]
[[ro:Râul Alma]]
[[ru:Альма]]
[[ru:Альма]]
[[sr:Аљма]]
[[uk:Альма]]
[[uk:Альма]]

Kiel registrite je 23:00, 29 dec. 2008

Almo
Elfluejo: Nordokcidentaj deklivoj de la Krimea montaro
Enfluejo: La Kalamita golfo de la Nigra Maro
Longo: 83 km
La akvokvanto en la malsupra parto: 1,2 m3/s
La areo de la baseno: ---

Almo (ruse Альма, ukraine Альма, krime-tatare Alma) — rivero en Krimeo. La nomo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas laŭvorte "pomo" (sur la bordoj de la rivero multas pomarbaj ĝardenoj).

La longo de la rivero - 83 km. La rivero naskiĝas sur la nordaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo en la Aluŝta regiono de Krimeo, fluas tra la Baĥĉisaraja kaj Simferopola regionoj kaj enfluas la Kalamitan golfon de la Nigra Maro proksimume meze inter Sebastopolo kaj Eŭpatorio. Sur la rivero estis konstruita la Partizana Akvorezervujo, kiu estas grava por la akvoprovizado de Simferopolo.

La rivero ne estas granda, la averaĝa kvanto de akvo estas 1,2 m3/sek. Kutime dum 2-3 monatoj (en iuj jaroj - dum 5-6 monatoj) la rivero sekiĝas.

La rivero estas fama pro tio, ke dum la Krimea (Orienta) milito (1853-1856) ĉe ĝi okazis la Alma batalo: la rusuja armeo estis venkita de anglo-franca-turka armeo (la 20an de septembro 1854).