Skribarto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:32, 24 jan. 2005
skribarto estas la arto uzi signojn por prezenti seriojn de agoj. ordinare tiuj agoj estas paroloj. sed oni inventis skribsistemojn ankaŭ por aliaj aferoj: muziko, danco... tiujn aliajn sistemojn oni kelkfoje nomas notacioj. skribojn oni provas klasi laŭ skribofamilioj, konsiderante la lingvojn laŭ skribsistemoj aŭ rekte la skribojn mem.
parolskriboj estas studeblaj el pluraj vidpunktoj.
konsisto de skribo
- skriboj aŭ skribsistemoj estas aroj da signoj por noti lingvojn
- literoj estas la signoj de skribsistemo: ciferoj, interpunkcio, mienoj...
- ortografio estas la uzreguloj de la literoj
- aboco aŭ alfabeto estas orda listo de literoj.
rimedoj kaj procedoj de skribado
- belskribo aŭ kaligrafio estas arto mane fari belajn skribaĵojn
- presarto estas la procedaroj, per kiu oni meĥanike produktas skribaĵojn aŭ bildojn.
- skribiloj estas ĉiuj iloj, kiujn oni uzas por manskribo
- steno estas arto noti laŭ la rapido de parolo.
skribitaj dokumentoj
skribodokumentojn – precipe malnovajn – studas pluraj sciencaj fakoj:
- libroscienco aŭ bibliologio studas la materian konsiston de libroj (folifaldo, bindaĵo, enpaĝigo...)
- gravuroscienco aŭ epigrafiko studas skribaĵojn sur malmolaj materialoj (ŝtono, moneroj...)
- praskriboscienco aŭ paleografio studas skribaĵojn sur molaj materialoj (pergameno, papero...)
- papiroscienco aŭ papirologio studas antikvajn skribaĵojn sur papiroj alinome papirusoj.
grafologio, branĉo de psiĥologio, priskribas la karakteron de homo laŭ la propraĵoj de lia skribostilo. ĝia scienca statuso ne tute firmiĝis.
praktiko de skribarto
fine iuj fakoj esploras la uzadon de skribaj dokumentoj, ordinare kune kun alispecaj (sonaj, bildaj...):
- bibliografio kolektas la normitajn referencojn de dokumentoj
- bibliotekoscienco zorgas pri konservado kaj disponigo de eldonaĵoj
- eldonscienco studas kvante (bibliometrio) kaj kvalite (eldonhistorio) la eldonadon
- legosociologio kaj okaze etnologio studas, kiel homoj en la diversaj socioj efektive uzas legadon kaj skribadon.