Fininvest: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Fininvest S.p.A.''' ('''Fin'''anziaria '''Invest'''imento) estas unu de la plej gravaj entreprenaroj financaj de Italio. En 2007 la negocadoj estis de 6.169,4...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 37: Linio 37:
==Notoj==
==Notoj==
<references/>
<references/>

[[Kategorio:Italaj firmaoj]]


[[de:Fininvest]]
[[de:Fininvest]]

Kiel registrite je 05:23, 31 dec. 2008

Fininvest S.p.A. (Finanziaria Investimento) estas unu de la plej gravaj entreprenaroj financaj de Italio. En 2007 la negocadoj estis de 6.169,4 milionoj da eŭroj. La ĉefa estrarano kaj fondinto estas Silvio Berlusconi.

Historio

La entrepreno Fininvest estis formale fondita en 1978 en Milano de Silvio Berlusconi, sed la ekonomia agado de la italia riĉulo venis de 1961 kun ia agado entreprena en la sektoro de la konstruado (Milano 2, Milano 3, Brugherio ktp). Je la fino de la 1970-aj jaroj (1977) Berlusconi akiris gravajn partojn de la Società Europea di Edizioni (kiu kontrolas la ĵurnalon Il Giornale) kaj venontjare naskiĝis la televida kanalo Telemilano kaj li akiris la Teatron Manzoni.

En 1978 naskiĝis Fininvest, la entreprenaro havas la tutajn proprietaĵojn de Berlusconi, kiu venontjare fondis Reteitalia kaj la entrepreno de reklamado Publitalia '80 por agadi ene de la televida merkato de la pliiĝanta Telemilano. Tamen la televida negocado ne bone funkciis kaj en 1993 Fininvest estas la dua italia entrepreno laŭ la ŝuldaro de 1992. Okazas restrukturigo danke al novalveninto Franco Tatò kiu enmetas la entreprenaron en borso[1], kio sukcesas venontjare[2], kvankam la ŝuldado ankoraŭ pliiĝas pro malsukceso de la televida sektoro[3]. Tiu lasta reorganiziĝis kiel Mediaset.

En 1980 Telemilano iĝas Canale 5; la grupo etendiĝis kaj akiris Italia 1 (1983) kaj Rete 4 (1984) krom la ĉiusemajnan gazeton TV Sorrisi e Canzoni (unu de la plej grandaj italiaj gazetoj pri spektakloj kaj televido). En 1986 Silvio Berlusconi fondis La Cinq unua privata televidelsendajo senpaga en Francio (ĉesis en 1992) kaj en 1988 Tele 5 en Germanio (ankaŭ ĉesis en 1992) kaj en 1990 Telecinco en Hispanio (ankoraŭ funkcianta kaj unu de la plej grandaj televidkanaloj iberie).

En 1996 Fininvest fondis Mediaset, kie enmatis la 3 televidkanaloj teraj de Italio. De tiam la grupo pli kaj pli enmetas la novajn sistemojn de televido (pagaj, satelitaj, perkablaj ktp) kaj iĝas unu el la plej gravaj entreprenoj en tiu sektoro de la mondo.

Dum la 1990-aj jaroj la grupo aĉetis entreprenon Mediolanum pri asekuroj kaj fondis gravan financan sistemon ĉirkaŭ la Banca Mediolanum. En 1991 la grupo aĉetas parton de la fama eldonejo Mondadori, kiun ekkontrolas.

Alia agado

En 1986 Silvio Berlusconi akiris la societon de futbalo de Milano.
En 1988 Fininvest akiris la entreprenon Montedison.
En 1995 eniris en la sektoro de la produktado kaj distribuado de kino kun la entrepreno Medusa film (poste kunigita en Mediaset en 2007).

Nuntempe

En 2007 oni priserĉis jure la devenon de kapitaloj de Fininvest eble devenaj el Mafio. Krome estas multaj juraj procezoj pro financaj konfliktoj, el kiuj multaj rilatas al televido kaj amaskomunikado.

Strukturo kaj societoj

  • Mediaset 36%
  • Arnoldo Mondadori Editore (eldonejo) 50,2%
  • Associazione Calcio Milan (futbalo) 100%
  • Mediolanum (financoj) 35%
  • Teatro Manzoni 100%
  • Mediobanca 2%

Simbolo

La simbolo de la grupo estas la Bazilisko, reprenita de heraldiko kaj specife de la blazono de la familio Visconti de Milano.

La bazilisko (kies nomo signifas "reĝo de la serpentoj") estas simbolo de la povo kaj tiusence estis uzata de multaj nobeluloj aŭ komunumoj kiel Bazelo.

La bazilisko viskontia aperas manĝanta maŭron. La bazilisko de la grupo Fininvest anstataŭe havas floron en buŝo.

Notoj

  1. Mondadori, passa la linea Tatò
  2. Il solito Franz
  3. Grandi gruppi, l'anno del riscatto