Mehmed Emen (Ali paŝao): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluroj
inwik el:
Linio 10: Linio 10:


[[de:Mehmed Emin Ali Pascha]]
[[de:Mehmed Emin Ali Pascha]]
[[el:Μεχμέτ Εμίν Ααλή Πασάς]]
[[en:Mehmed Emin Aali Pasha]]
[[en:Mehmed Emin Aali Pasha]]
[[pl:Mehmed Emin Ali Pasza]]
[[pl:Mehmed Emin Ali Pasza]]

Kiel registrite je 10:23, 6 jan. 2009

Mehmed Emin Ali paŝao (n. 5-an de marto 1815 Konstantinopolo, Osmana Imperio – m. 7-an de septembro 1871, samloke), osmana grandveziro (ĉefministro), konata pro sia okcidentamika reformpolitiko. Li estis gvidanta persono kun paŝao Mustafa Reŝid kaj paŝao Fuad en la t.n. Tanzimat-epoko (1839–70).

Li estis filo de vendej-posedanto, kiu jam fruaĝe ekservis la registaron. Li havis nenian instruadon, sed lernis la francan kaj akompanis en 1836 diplomatan komisionon al Vieno. Lia diplomata kariera pinto estis, kiam oni nomumis lin en 1841 ambasadoro en Londono. Post kiam li revenis al la Osmana imperio, li iĝis eksterafera ministro sub gvido de paŝao Mustafa Resid kaj partoprenis en la viena (1855) kaj parizaj (1856) kongresoj. Li servis kiel grandveziro en 1852, 1855–56, 1858–59, 1861 kaj 1867–71.

Ali paŝao preferis la pacajn solvojn (Serbio, Moldvo) kaj donis limigitan aŭtonomion en 1868 por Kreto. Li instigis la amikajn rilatojn al Francio kaj Britio sub regado de Abd-ul-Meĝid la 1-a kaj Abd-ul-Aziz la 1-a.