Pesaĥo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Pessach
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Pascha
Linio 29: Linio 29:
[[ko:과월절]]
[[ko:과월절]]
[[la:Pascha]]
[[la:Pascha]]
[[lt:Pascha]]
[[mn:Даван туулсан өдөр]]
[[mn:Даван туулсан өдөр]]
[[nl:Pesach]]
[[nl:Pesach]]

Kiel registrite je 17:04, 13 jan. 2009

Seder-tablo kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski

Pesaĥo (alinome juda Paskohebrea Pasko) estas juda festo. Ĝi okazas dum nordhemisfera printempo. Aliaj nomoj estas "la festo de la printempo", "la festo de la libero", kaj "la festo de la macoj". Ĝi estas festo de la eliro de la izraelidoj el antikva Egipto, rakontita en la libro de la Biblio Eliro. Ĝi komenciĝas la 15-an de la juda monato Nisan (sed kiel ĉiuj judaj festoj, ĝi komencixas en la vespero de la antaŭa tago), kaj daŭras 7 tagojn (8 tagojn ekster Israelo). Dum la unua nokto (kaj dum la dua ekster Israelo), judoj faras ritan festenon nomata Seder (ordo en la hebrea), en kiu ili rakontas la eliron per fiksita ritordo kaj multe da simbolismo. Dum la tuta festo, judoj ne manĝas panon kaj aliajn fermentaĵojn, kaj forigas tiujn de sia posedo. Maco estas biskvit-simila manĝaĵo farita el faruno kaj akvo kaj bakita je alta temperaturo antaŭ ol ĝi povas fermenti. Ĝi anstataŭas panon dum Pesaĥo. Laŭ la tradicio, kiam la izraelidoj eliris el Egipto, ili eliris haste, kaj ne havis tempon lasi al sia pano fermenti, kaj tiel rezultis maco, kaj tial oni manĝas macon dum Pesaĥo, kaj evitas fermentaĵojn.

Iuj nomas Pesaĥon esperante ankaŭ Pasko, sed ĉar tio estas nomo de alia kristana festo, por eviti ambiguon estas rekomendinde uzi la nomon Pesaĥo.

En Esperanto aperis