Akcento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:34, 22 apr. 2005

Akcento estas fonologia eco kiu igas kelkajn silabojn pli elstare aŭdeblaj ol aliaj ene de frazo. En Esperanto, la akcento kutime estas sur la antaŭlasta silabo de plursilabaj vortoj: En la MONdon VENis NOVa SENto. (Unusilabaĵoj havas akcenton laŭ cirkonstanco, ekzemple en la frazoj Ho, mia kor', ne batu maltrankvile kaj "ho" kaj "kor'" portas akcenton, dum pli senakcentas "ne".) Esceptas:

  • neleksikaj vortoj en multaj cirkonstancoj: Ĉu vi VIDas la HUNdon kiu KURas preter la DOMo? Jen kaj "kiu" kaj "preter" emas perdi siajn laŭfundamentajn akcentojn en proza interparolo. Tio ankaŭ ofte validas por la verbo "esti", pro kio atesteblas senakcentaj formoj kiel "'stas": Mi ne 'stas ĉi tie!
  • emfazitaj vortoj en kelkaj cirkonstancoj: Ne, ne tien! Iru MALdekstren, mi diris!"
  • plursilabaj radikoj kiuj perdis finaĵon pro elizio: Skribi "anstat'" anstataŭ "anstataŭ" estas neoficiala Esperant'
  • kelkaj akronimoj en la elparolo de kelkaj, ekzemple TEJO [tejo] sed UEA [ueA] aŭ [Uea] sed malofte [uea].
  • la nomo "Zamenhof" (tiel Zamenhof esperantigis sian germanan nomon Samenhof) kiu prononcatas ZAMenhof antataŭ laŭfundamente kiel zamENhof.

Oni ĉiam devas memori ke SE ONi ĈIam KAJ sennuANCe akcentIGus LAŬ LA fundaMENto NIa LINGvo ESTus TRE robotECa.

Lingvoj kiel la angla aŭ la germana havas t.n. dinamikan aŭ elspiran akcenton, t.e. la akcentata silabo elparolate estas kun pli forta premo. Sekve ofte la ne akcentitaj silaboj malfortiĝis, komparu malnovgermana "ápful" (pomo) > germana "Apfel" aŭ latina "ágo" "éx-igo".

Lingvoj kiel la helena aŭ la litova havas t.n. muzikan akcenton, t.e. la akcentata silabo estas elparolata je alia (pli alta) sonnivelo. Ankaŭ la supozita hindoeŭropa lingvo verŝajne havis sonnivelan akcenton.

Grave estas, ke nenie en iu lingvo ekzistas nur la unua aŭ la dua maniero de akcentelparolo, oni nur povas diri, ke unu lingvo ĉefe havas tian aŭ tian akcenton.


Laŭ la pozicio ni konas la sekvantajn kvar specojn, aranĝitaj laŭ rilativa pozicio kaj movebleco:

1. libera kaj movebla: La akcento povas esti ĉie en la vorto, kaj dum la gramatikaj ŝanĝoj ĝi povas ŝoviĝi al alia silabo. Tiaj lingvoj estas ekz. la rusa, litova aŭ la helena.

2. libera kaj senmova: La akcento povas esti ĉie en la vorto, sed ĝi neniam ŝanĝas sian pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la angla aŭ la germana.

3. nelibera kaj movebla: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo en la vorto, sed dum flekciado kaj similaĵoj (se la vorto estas plilongigata) ĝi povas (devas) ŝovi sin al alia silabo por plenumo de la poziciregulo. Tiaj lingvoj estas ekz. la pola, latina aŭ Esperanto.

4. nelibera kaj senmova: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo kaj neniam ŝanĝas tiun pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la hungara aŭ la ĉeĥa, kie ĉiam la unua silabo estas akcentata.

Aldonindas lingvoj, en kiuj la akcento vagas kaj apenaŭ ludas rolon. Tiaj lingvoj estas ekzemple la japana lingvo.