Itala liro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:İtalyan Lirası
Nallimbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: tr:İtalyan lirası
Linio 63: Linio 63:
[[sk:Talianska líra]]
[[sk:Talianska líra]]
[[sv:Italiensk lira]]
[[sv:Italiensk lira]]
[[tr:İtalyan Lirası]]
[[tr:İtalyan lirası]]
[[zh:義大利里拉]]
[[zh:義大利里拉]]

Kiel registrite je 13:59, 16 jan. 2009

Itala liro (lira italiana)
ĝis la 31-a de decembro 2001
Lando: Italio
subdivido: 1 liro = 100 centimoj
mallongigo: ITL
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 1936,27 ITL
ambaŭ flankoj de la moneroj de 50 kaj 100 italaj liroj

La itala liro (itale lira italiana, plurale lire italiane) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Italio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu liro korespondis al 100 "centimoj" (centesimi), sed pro longdaŭra inflacio centimoj praktike havis neniun signifon. Oficiala mallongigo de la valuto estas ITL - el tio "IT" (aŭ en interretaj adresoj ".it") estas la internacia mallongigo por Italio kaj L estas la unua litero de liro.

Antaŭ la enkonduko de la nova eŭropa valuto, ekzistis moneroj en valoro de 50, 100, 200, 500 kaj 1000 liroj (pli malaltvaloraj moneroj ne plu uziĝis), kaj monbiletoj en valoro de 1000, 2000, 5000, 10.000, 50.000, 100.000 kaj 500.000 liroj. Dum intertempo ankaŭ ekzistis monbiletoj en valoro de 20.000 liroj, sed ili jam malvalidiĝis dum la jaro 1985.

Moneroj en valoro de 1000 liroj enkondukiĝis nur dum la jaro 1997, do nur malmultajn jarojn antaŭ la definitiva enkonduko de la Eŭro. La novaj 1000-liraj moneroj havis embarasan eraron: sur ili bildiĝis mapo de Eŭropo, kaj dum sur la bildo daŭre ekzistis la limo inter la eksa okcidenta kaj orienta partoj de Germanio, malaperis la limo inter okcidenta Germanio kaj Nederlando, kiuj do ŝajne unuiĝis.

La altaj nombroj de liraj sumoj estis la rezulto de longdaŭra inflacio, kiu nur meze de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento bremsiĝis. La plej multaj el la junaj italoj dum sia vivo neniam vidis moneron de 1, 2 aŭ 5 liroj, kaj ankoraŭ multe pli malverŝajnas ke ili iam vidis centiman moneron.

La nacia banko de Italio, Banca d'Italia, ankaŭ post la jaro 2002 pluinterŝanĝis lirajn monerojn kaj monbiletojn al la nova valuto Eŭro: La liraj moneroj kaj monbiletoj, kiuj dum 2001 estis validaj, ankoraŭ interŝanĝeblos ĝis la 29-a de februaro 2012, sed monbiletoj el pli malnovaj serioj jam fine de la jaro 2006 iĝis senvaloraj.

Bildoj

Retaj ligiloj

Vidu ankaŭ

  • la paĝon pri la nunaj italaj eŭro-moneroj,
  • la artikolon pri la latinida valuta unio, kiu dum la 19-a jarcento ligis la italan liron kun la valutoj de Belgio, Francio, Grekio kaj Svislando, kaj iusence estis antaŭulo de la nuna eŭropa valuto eŭro