Hans Pfitzner: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
En 1905 [[Gustav Mahler]] direktis la duan operon ''Die Rose vom Liebesgarten'' de Pfitzner ĉe la Viena Ŝtata Opero. Naskiĝis la dua filo de Pfitzner en 1906, lia filino ''Agnes'' en 1908. Samjare la familio transloĝiĝis al [[Strasburgo]]. Tie Pfitzner estris la Urban Konservatorion kaj la simfonikoncertojn de la Strasburgaj Filharmonianoj. En 1910 li samtempe transprenis la muzikan estradon de la Strasburga Opero, kie li ankaŭ aktivis kiel [[reĝisoro]]. En 1913 li profesoriĝis.
 
En 1917 [[Bruno Walter]] praprezentis en la Munkena Princregento-Teatro la „Muzikan legendon“ (opero) ''Palestrina'', kiu valoras kiel la plej grava verko de Pfitzner. En la meza centro de la multfaceta dramo staras, transigita en la renesancepokon, la streca rilato inter aŭtonomio de artverko kaj artisto unuflanke kaj la postuloj de la socio aliaflanke. [[Giovanni Pierluigi da Palestrina]] devas komponi meson, por repacigi malamikiĝintajn partiojn de la klerikaro. Ĉar li rifuzas tion, li devas atendi perskutonpersekuton de la [[inkvizicio]] kaj meditas pri memmortigo. En plena soliĝo li travivas subitan [[inspiro]]n kaj komponas la verkon – ne pro la komisio, sed pro si mem.
 
[[Thomas Mann]] honorigis la operon ''Palestrina'' en mallonga [[eseo]] aperanta oktobre 1917, kiun li poste li ampleksigis kaj enprenis en siajn ''Betrachtungen eines Unpolitischen'' (Konsideroj de malpolitikemulo). Li fondis en 1918 kune kun aliaj artistoj la ''Hans-Pfitzner-Asocion por Gemana Tonarto''. En 1917 aperis traktaĵo de Pfitzner ''Futuristengefahr'', kiu sin direktas kontraŭ la ''Koncepto de nova estetiko de la tonarto'' de [[Ferruccio Busoni]]. Abstraktan nocion de progreso en la muziko (en la senco, ke verko pli progresa laŭ rimedoj esta pli alte taksenda), Pfitzner rifuzis, kaj turnis sin – kiel ankaŭ [[Arnold Schönberg]] kaj [[Paul Hindemith]] en iliaj flankaj rimarkoj pri Busoni – kontraŭ spekuladoj pri tio, kiel komponendas estonta muziko. En 1920 li publikis ''La nova estetiko de la muzika malpotenteco: simptomo de putriĝo?''; en tiu li atakis ''Paul Bekker'', kreinto de la nocio ''[[Nova Muziko]]'', kaj responde disvolvis sian ideo-estetikon (genia ideo kiel elirpunkto kaj kvalitosigno de verko) pensata ekde [[Arthur Schopenhauer]]. Kiel en ĝi, tiel oni trovas preskaŭ en ĉiuj teoriaj traktaĵoj de Pfitzner la konstruivajn, per propra artisma kreado atestitajn momentojn miksitajn per malracia, ŝovinista kaj kontraŭjuda polemiko (nocioj kiel „malgermana“ aŭ „tutmonda judismo“ ĉiam denove aperas). en sia lasta iom granda traktaĵo ''Verko kaj prezentado'' (1929) Pfitzner proponas operreĝion strikte evoluitan el teksto kaj muziko (kontraŭe al la reĝioteatro).
 
Pro la transcedo de [[Alzaco-Lotaringo]] al [[Francio]] post la [[unua mondmilito]] forpelita el Strasburgo, Pfitzner translokiĝis en 1919 al [[Schondorf am Ammersee|Unterschondorf]] ĉe [[Ammersee]]. En 1919/1920 li estis provizore dirigento de la Munkenaj Filharmonianoj. En 1920 li estris majstran klason pri [[kompozicio]] ĉe la [[Prusa Akademio de Artoj]]. Lia [[Romantikismo|romantisma]] [[kantato]] ''Von deutscher Seele'' (de germana animo; 1921) laŭ poemoj de [[Joseph von Eichendorff]] kaj liaj plej gravaj instrumentaj komponaĵoj, la pianokonĉerto E<sub>b</sub>-maĵora (1922), la violonkonĉerto b-minora (1923) samkiel la arĉkvarteto c<sub>#</sub>-minora (1925), kiun la komponisto tranaranĝis en 1932 kiel [[simfonio]], estas verkoj, kiu atingas en sia intensigita esprimvolo la limojn de la tradicia harmoniaro. Tio validas ankaŭ por la ĥorfantazio ''Das dunkle Reich'' (La obskura regno),verkita post la morto de lia edzino Mimi (1926), funebra muziko laŭ poemoj de [[Michelangelo]], [[Goethe]], [[Conrad Ferdinand Meyer]] kaj [[Richard Dehmel]].
 
La solenaĵoj kaj honorigoj pro lia 60-a naskiĝtago en 1929 donis al Pfitzner denove grandan renomon. Li transloĝiĝis en 1930 al Munkeno kaj verkis sekvajare sian lastan operon ''Das Herz'' (La kor'). En 1934 li pensiiĝis je la Ŝtata Akademio de Tonarto en Munkeno, je kio okazis disputoj kun la prusa ministroprezidento [[Hermann Göring]]. En 1936 mortis lia filo Paul. sekvajare Pfitzner ekkverelis kontraŭ siaj gefiloj Peter kaj Agnes.
== Politika sinteno kaj kritiko ==
[[Dosiero:Hans Pfitzner by Wanda von Debschitz-Kunowski, ca 1910.jpg|thumb|Hans Pfitzner, 1910. Foto de [[Wanda von Debschitz-Kunowski]]]]
Se Pfitzner ankaŭ pli ol kvindek jarojn post lia morto estas pridisputata, tiam ne pro sia malfru-romantisma muziko, kiu sin fermis kontraŭ samtempaj influo, sed precipe pro siaj politikaj eldiroj. Hans Pfitzner sin komprenis kiel germannaciisma kaj nomis la „tutmondan judaron“ eĉ post fine de la Tria Regno kiel la „plej malfacila el ĉiuj homaraj problemoj“, kiu ĉiukaze estas solvenda. Tamen li rifuzis la „berserkecan plumpecon“, per kiu provis solvi ĝin. La kontraŭuloj de Pfitzner rigardas lin [[naciismo|naciisto]] kaj kontraŭ-modernismulo kaj kritikas siajn rilatojn al la [[naziismo|naziaj]] potenculopotenculoj.
 
Jam aprile 1933 Hans Pfitzner sin prezentis kiel unu el la inciantojiniciatantoj de la „protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno“ kontraŭ [[Thomas Mann]], post kiam tiu en sia prelego kaj eseo ''Leiden und Größe Richard Wagners'' (sufero kaj grandeco de Richard Wagner) pentrintis pri la komponisto diferencigitan bildon, maldezirata de la germannaciisma grandburĝaro. Post la morto de [[Paul von Hindenburg|Hindenburg]] Pfitzner apartenis en 1934 al la subskribintoj de la voko de la kulturkreantoj por „popolbaloto“ pri la unuigo de la oficoj de la imperiestraj prezidanto kaj kanclero.<ref name="Klee456">Ernst Klee: ''Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945'', S. Fischer, Frankfurt am Main 2007. ISBN 978-3-10-039326-5, S. 456.</ref> Dum la dua mondmilito li ricevis ankoraŭ en majo 1944 de Hitler doton pri 50.000 markoj.<ref name="Klee456"/> En aŭgusto 1944 Pfitzner ne nur estis menciita en la Listo de Die talentitoj, sed ankaŭ en kromlisto kun la tri plej gravaj muzikistoj inter la „ditalentitoj“, kiu liberigis lin de ĉiuj militdevoj.<ref name="Klee456"/>
 
La kritiko ekflamis tamen antaŭ ĉio je lia op. 54, la ''Krakauer Begrüßung,'' (Krakova saluto), kiun li en 1944 omaĝe al la amikiĝinta kun li [[Hans Frank]] (1900–1946), [[guberniestro ĝenerala]] de [[Pollando]], prezentis en [[Krakovo]]. Elstara fanfartemo estas en ĉi tiu instrumenta komponaĵo kombinita kun melankolia [[polonezo]]. Pfitzner neniam destinis al la publikdopublikado ĉi tiun verkon, kiu nuntempe troviĝas en la posedaĵo de lia eldonisto, kaj provis malligi la naziisman ligon per alinomado en ''Feierliche Begrüßung'' (Solena saluto). Frank diris post la prezentado, Pfitzner plej bone komponintus funebran marŝon en a-minoro, je kiu la 75-jara Pfitzner respondis, en g(eh)-minoro – la [[Ruĝa Armeo]] tiam jam staris en Pollando (E la germana la literon g oni laŭtliterumas „geh“, kio samsonas kiel la germana vorto por „iru“). Malgraŭ ĉio la verkoj de la [[Inspiro|inspirkredema]] malfru-, eĉ postromantisto montras plej grandajn kompoziciajn kvalitojn kaj eble staras kun kelkaj cerbumigaj obstakloj pli proksima al moderna tonlingvaĵo ol ĝiaj kreinto intencis.
 
Post 1945 Pfitzner provis sendanĝerigi sian sintenon en la Tri Regno kiel idealisma strebado („fidele konservi la malnovan heroismon“) (Komparu je tio ĉefe la leteron al sia lernanto ''Felix Wolfes'' de la 11-a de julio 1946; publikigita en ''Bernhard Adamy (eld.) Hans Pfitzner Briefe, Tutzing, 1991'').
 
 
[[Dosiero:Hans Pfitzner Briefmarke.jpg|thumb|BriefmarkePoŝtmarko derde DeutschenGermania BundespostPoŝto, 1994.]]
 
== Komponaĵoj ==
183 563

redaktoj

Navigada menuo