RVB (kolormodelo): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
NOVA: RVB (KOLORMODELO) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:05, 29 jan. 2009
RVB (ofte ankaŭ RGB - laŭ la angla: Red-Green-Blue) estas la nomo de kolormodelo uzata por adicia reprezento de koloroj, t. e. por koloraĵoj, kiuj mem elsendas lumon. Ĝi deriviĝas de siaj bazaj koloroj ruĝa (R), verda (V) kaj blua (B) kaj estas uzata por - ekzemple - televidiloj, komputilaj ekranoj kaj ankaŭ en la konvencia kolorfotografio.
La teorio pri la RVB-kolormodelo jam antaŭ la elektronika epoko estis evoluigita pro la trikromata homa percepto de koloroj.
Tipaj RVB-bildregistriloj estas
- profesiaj televidaj filmiloj
- skaniloj
- ciferecaj fotiloj
Tipaj RVB-bildprezentiloj estas
- televidiloj (laŭ diversaj teknikoj: CRT, LCD, plasmo kaj aliaj),
- komputilaj ekranoj
- poŝtelefonaj ekranoj
- videoprojekciiloj
- multkoloraj LED-ekranoj
Kontraŭe printiloj kaj presiloj funkcias ne laŭ adicia sed laŭ subtraha kolormodelo, ili do ne estas RVG-iloj sed CMFN-iloj.
Vidu ankaŭ jenon:
|