Leif Nordenstorm: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:47, 17 mar. 2005

Leif NORDENSTORM (naskiĝis 1960) estas sveda Esperantisto, paroĥestro kaj doktoro pri teologio.

Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Post tio li redaktis plurajn en Esperanto-gazetojn, i.a. ktp de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje, unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo. En 2005 aperis lia unua romano, Arne, la ĉefido.


Ekstera ligo