Infikso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Vpona
BOTarate (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Infijo
Linio 17: Linio 17:
[[de:Infix (Linguistik)]]
[[de:Infix (Linguistik)]]
[[en:Infix]]
[[en:Infix]]
[[es:Infijo]]
[[id:Infiks]]
[[id:Infiks]]
[[is:Innskeyti]]
[[is:Innskeyti]]

Kiel registrite je 19:13, 4 feb. 2009

Morfologio > Afikso > Infikso


Infikso estas afikso enigita en alian morfemon. Tio ofte okazas en Semidaj lingvoj, kie vortradikojn estigas tri aŭ eĉ kvar fiksaj konsonantoj kun variaj interaj vokaloj. La vortoj fleksiiĝas per ŝanĝoj de la intermetitaj vokaloj kaj kelkfoje per aldono de infiksa kroma konsonanto.

Oni povus kredi, ke ĉiu sufikso de Esperanto vere estas infikso: Ekzemple en la vorto hundeto la afikso -et- metatas inter hund- kaj -o. Tamen kaj hund- kaj -o estas morfemoj: La unua estas leksika morfemo, dum la lasta estas gramatika morfemo. Do la elemento -et- neniel "rompas" memstaran morfemon, nur trudas sin inter du morfemojn kaj post la leksikan, kiu portas la semantikan signifon. Per elizio tio pli klaras: hundet'. Veran infiksadon en Esperanto oni trovas ekzemple en la kelkfoje uzata vorto baldegaŭ, kie la afikso -eg- aperas ene de unueca morfemo baldaŭ.


Vidu ankaŭ: Prefikso - Sufikso - Cirkumfikso


En matematiko oni nomas "infikso" ĉiun operacian signon, kiu staras inter la operaciatoj. Ekzemple en la esprimo "8−3" la minuso-signo estas infikso; en la esprimo "−22" ĝi estas prefikso.