František Bílek: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''František Bílek''' (naskiĝis la 6-an de novembro 1872 en Chýnov - mortis la 13-an de oktobro 1941 en Chýnov) estas ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mis...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:49, 6 feb. 2009

František Bílek (naskiĝis la 6-an de novembro 1872 en Chýnov - mortis la 13-an de oktobro 1941 en Chýnov) estas ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo kaj religia pensulo, la plej elstara ĉeĥa reprezentanto de simbolisma generacio.

Li studis en Figurarta akademio en Prago, sed pro okuldifekto (daltonismo - malebliganta al li perceptis kelkajn kolorojn) li sekve komencis koncentriĝi pri skulptoarto.

En la 90-aj jaroj li kreis esprimivajn plastaĵojn karakterizatajn per kulposento kaj angoro (Orba je naší viny trest (Plugado estas puno por nia kulpo)), transiras komence de la 20-a jarcento al temoj de espero kaj savo (Slepci (Blinduloj), Úžas (Mirego), Krása mládí ve svém boji (Beleco de la juneco en sia batalo). Li kreis ankaŭ ceramikaĵojn, arkitekturajn studojn kaj lignajn plastaĵojn kaj lignogravuraĵojn akcentigantajn lumon kiel esencan elementon de la kreado.

Kun lia vivo kaj verkaro eblas konatiĝi en lia domo en Chýnov kaj en lia vilao en Prago (strato Mickiewiczova en Hradčany).


Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke Domo de Bílek en Chýnov greke Vilao de Bílek en Prago

Ŝablono:Ĝermo-biografio