Pronomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:
| style="text-align:center;" | ''vi — vi''
| style="text-align:center;" | ''vi — vi''

| 3-a vira
..... neŭtra
..... ina
| 3-a vira
| 3-a neŭtra
| 3-a ina
| style="text-align:center;" | ''li — si
ĝi — si
ŝi — si''
| style="text-align:center;" | ''li — si
ĝi — si
ŝi — si''
| style="text-align:center;" | ''ili — si''
| style="text-align:center;" | ''ili — si''

Kiel registrite je 05:56, 7 feb. 2009

Vortospecoj

Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono aliiloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. (Se la afero jam menciiĝis, la pronomo estas anaforo; se ĝi nomiĝos nur poste en la frazo, la pronomo esta kataforo.

Personaj pronomoj

En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":

• La unua persono estas la parolanto(j) mem (= parolanto(j)).
• la dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas (= alparolato(j)).
• La tria persono estas iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas (= priparolato(j)).

Praktike la pluralo de la unua persono en pluralo signifas plejfoje ne plurajn parolantojn, sed la parolanton kun aliaj (fojkaze eĉ la alparolato[j], vidu suben). Same la dua persono en pluralo povas signifi la alparolato(j)n kun aliaj.

Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:

• La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
• La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono (en lingvoj kun dualo kutime pri pli ol du).
• La dualo - ne ekzistanta en Esperanto, sed ekz-e en la aŭstroneziaj lingvoj kaj en la slovena - estas uzata, kiam temas pri du aferoj aŭ personoj. (En tre malmultaj lingvoj kiel la papua lingvo avao eĉ ekzistas trialo por tri aferoj aŭ personoj.)

En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo (kaj dualo): La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en la polinezaj lingvoj, en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malinkluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente", "nepersona" pronomo de plurala una persono.

Jen la personaj pronomoj de Esperanto :

Persono Singularo
baza — refleksiva
Pluralo
baza — refleksiva
1-a mi — mi ni — ni
2-a vi — vi vi — vi
3-a vira 3-a neŭtra 3-a ina li — si
ĝi — si
ŝi — si
ili — si
3-a nedifinita oni — si

Vi kaj ci

La duapersona pronomo vi estas uzata kaj en unu-nombro kaj en multe-nombro. Ĝi per si mem esprimas nek nombron, nek ĝentilecon aŭ malĝentilecon, nek ion ajn alian ol duapersonecon. Tiel estas dekomence en Esperanto. Sed ekzistas ankaŭ duapersona unu-nombra pronomo ci. Ci tamen ne ekzistis en la komenco en Esperanto (en la Unua Libro ĝi tute ne aperis, kaj en la Fundamento ĝi ne menciiĝas en la 16 reguloj). En la unuaj tempoj ci entute ne estis uzata. Zamenhof enkondukis la prononomon ci kiel rimedon redoni en tradukoj diversajn alilingvajn unu-nombrajn duapersonajn pronomojn. Nuntempe en iuj rondoj (precipe en la organizo SAT) oni tamen praktike ekuzis ci ankaŭ parole, plejofte kiel duapersonan unu-nombran pronomon neformalan aŭ intimrilatan, aŭ kiel pronomon por egalecaj kaj samrajtigaj rilatoj - ofte simple kopiante la franclingvan uzon de tu (→ ci) kaj vous (→ vi). Aliaj uzas la pronomon ci kiel neŭtralan unu-nombran duapersonan pronomon. Plej multaj Esperantistoj tamen tute ne uzas la pronomon ci.

Aliaj pronomoj

Krome ekzistas refleksivaj pronomoj, kiuj signas la subjekton, kiam la sama persono plenumas ankaŭ ne-subjektan rolon en la sama frazo. En Esperanto "si" estas refleksiva pronomo. La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.

"Oni" estas ne-persona pronomo en Esperanto. Kelkaj lingvoj kiel la moderna angla uzas la duapersona pronomo ("you" en la angla) ankaŭ por tia nepersona signifo.

Multaj el la ceteraj pronomoj povas esti ordigitaj en Korelativa Tabelo, simila al tiu, kiun elpensis L. L. Zamenhof:

Parto Tuto Demando Neo Montro
Specifa (individua) iu ĉiu kiu neniu tiu
Klasa (kategoria) io ĉio kio nenio tio

Kiel pronomo oni ankaŭ povas kalkuli "ambaŭ", kiu estas varianto de "ĉiuj", uzata, kiam temas pri precize du aferoj.

Vidu ankaŭ