Vikipedio:Gvidilo por biografioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
-> Kategorio:Konsiloj al redaktantoj|Gvidilo por biografioj
-> Kategorio:Konsiloj al redaktantoj|Gvidilo por biografioj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:03, 2 feb. 2005


La stilogvido por biografioj celas doni regularon por certigi konformon de biografiaj artikoloj. Ni rekomendas, ke ĉiu redaktoro sekvu la gvidlinion por ke Vikipedio aspektu kohera kaj por malpliigi la laboron por la redaktoroj kiuj venos post vi.


Se vi taksas taŭga inkluzivigi navigilon, pensu pri la fako en kiu tiu homo elstaris. Ekzemploj estas:

Scienco > Astronomio

Literaturo > Germanlingva literaturo > Minnesänger

Alia kriterio estas la tempa:

Renesanco

20-a jarcento (elektu tiun, kiam famuliĝis la homo)

Kaj alia, la geografia: Azerbajĝano

Romia Imperio

Unua paragrafo

La unua paragrafo de biografia artikolo estas por prezenti tri informojn: la nomo, naskiĝdato kaj eventuale mortodato, kaj konciza resumo pri kiu li aŭ ŝi estas konata al publiko.


La unua paragrafo komencu per nomo de la koncerna homo, kiu estu en peza litertipo. La familia nomo estu en majusklaj literoj. Se estas nefonetike skribita nomo, tuj sekvu la prononcon de la nomo laŭ Esperanta alfabeto en rektangulaj krampoj ( [] ) aŭ IFA en strekoj ( // ).

Sekvas en parentezoj la naskiĝodato kaj eventuale mortodato. Antaŭ naskiĝodato venas la vorto "naskiĝis". Sekvas la dato kaj monato de naskiĝo, ligitaj al la artikoloj kaj ŝanĝitaj tiel ke ĝi aperu kun akuzativo; komo; kaj fine jaro. Ekz.

Se temas pri mortinta homo, post la jaro de naskiĝo sekvas alia komo, la vorto "mortis", kaj tiam la dato kaj jaro:

La unua paragrafo finas per unupropozicia resumo de kial tiu homo estas publike konata, kaj enhavu la nacianecon, se facile direbla, ligitan al la artikolo pri la koncerna nacio. Atentu ke estu propozicio. Oni ne simple metu liston de substantivoj, sed kreu klaran frazon.

Ekzemplo de unua paragrafo

Iu HOMO (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1920, mortis la 17-an de decembro, 1992) estis brita ekzemplo kiun elpensis Kriĉjo por la stilogvido.


Pri verkistoj

Se la biografia artikolo estas pri verkisto, estu la sekcio "Listo de verkoj", kies titolo estu ene de du aroj de du egalsignoj (==). Evitu aliajn nomojn, ekz. "Famaj verkoj", kiuj ŝajnas malkonsili, ke redaktantoj aldonu mankantaĵojn.

Ĉiu verko estu formatita per * ĉe la komenco de la lineo. Sekvas la titolo (eventuale nacilingva), en kursivo. Poste estu en parentezoj traduko en Esperanto inter citiloj (se la titolo estas nacilingva), komo, kaj jaro de eldono. Ekzemple:

  • Some book ("Iu libro", 2003)

Se verkisto verkis en pluraj genroj, ekz. poezio, dramo, kaj romanoj, eblas dividi la verkojn tiel ene de "Listo de verkoj". Ĉiu genro estu ene de du aroj de tri egalsignoj (===). Ekzemple:

Dramo

  • Batalo de redaktoroj: Vikipedia tragedio en du aktoj (2002)

Poezio

  • Vikipedio-Enciklopedio kaj aliaj rimoj (2002)
  • Mi malamas vivon kaj ĉio estas griza: aĉa poezio de mezlernejanoj en E-o (2003)


Pri eksteraj ligoj

Eksteraj ligoj estu nur en sekcio nomata "Eksteraj ligoj", kies titolo estu ene de du aroj de egalsignoj (==). Tiel estos klara divido inter Vikipedia enhavo (pri kiu ni respondecas) kaj enhavo de ekstera mondo. Ĉi tiu inkluvizas ligojn al rete legeblaj verkoj.