Optimismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:낙천주의
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:تفاؤل
Linio 12: Linio 12:


[[af:Optimisme]]
[[af:Optimisme]]
[[ar:تفاؤل]]
[[ca:Optimisme]]
[[ca:Optimisme]]
[[cs:Optimismus]]
[[cs:Optimismus]]

Kiel registrite je 04:27, 14 feb. 2009

Tiu ĉi artikolo temas pri la filozofia koncepto optimismo. Pri la porinfana velŝipo optimisto vidu apartan artikolon.

Optimismo (de la latina vorto optimum, „la plej bona“) origine estas la kredo vivi en "la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj", vortumo ofte uzita en la filozofiaj diskutoj de la 17-a jarcento - origine do temas pri jeso al la mondo kaj al la vivo. Nuntempe la vorto kutime komprenatas iom malpli forte, nome ke optimismo simple estas la kredo pri pozitiva fino de certa evento, eĉ se la nuntempa stato pli donas indikojn ke negativa fino probablus. La mala sinteno de optimismo estas la pesimismo.

La plej multaj religioj, aparte la monoteismaj substrekas la esperon pri bona fino, pri liberiĝo kaj pri venko de morto kaj sufero. Moderna variaĵo estas la kredo pri progreso de la filozofia epoko klerismo.

Tute malreligia formo de optimismo estas observebla en la mondaj borsoj: la spekulado pri altiĝantaj akciaj kurzoj. Kiu investas en la atendo de tiel altiĝantaj kurzoj, apartenas al la "taŭroj" aŭ france "Haussiers", dum la pesimistoj, kiuj prognozas malaltiĝantajn kurzojn kaj investas laŭ tiu atendo, nomiĝas "ursoj" aus france "Baissiers".

Gravaj filozofoj, kiuj multe skribis pri optimismo, estis Gottfried Wilhelm Leibniz, Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Albert Schweitzer, meze de la 20-a jarcento la kritika optimiso Ernst Bloch kaj fine la psikologo Martin Seligman, laŭ kiu optimista vivosinteno estas lernebla.