Agent Orange: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Агент Ориндж
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Agent Orange
Linio 39: Linio 39:
[[ru:Агент Оранж]]
[[ru:Агент Оранж]]
[[simple:Agent Orange]]
[[simple:Agent Orange]]
[[sk:Agent Orange]]
[[sv:Agent Orange]]
[[sv:Agent Orange]]
[[tr:Agent Orange]]
[[tr:Agent Orange]]

Kiel registrite je 22:27, 16 feb. 2009

Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de 1962 ĝis 1971


Agent Orange [oranĵ] (oranĝa agilo) estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio dum la Vjetnama milito, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de Vietkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.

La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-dioksinon, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉ. 50 milionojn da litroj de Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉ. 170 kg da dioksino.

La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la duoniĝa tempo de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikoj de ĝi.

Historio

Dum la dua mondmilito, kiam la usonaj fortoj renkontas malfacilaĵojn kun la japana armeo, oni havas la ideon malsategigi Japanion detruante la rizokampojn per potenca herbicido. Post longaj serĉado, la ĥemia senfoliigo kromnomota Agent orange aŭ Oranĝa Agilo, estas testita sur atolo en la Pacifika oceano. Ĝi estas tiom malutila ke Franklin D. Roosevelt rezignas ĝin uzi. Dwight D. Eisenhower, kun malpli da skrupuloj, ebligas pluan serĉadon en 1959. La 31-an de novembro 1961, John F. Kennedy donas la verdan lumon por uzi ĝin en Vjetnamio. Ekde la 12-an de januaro 1962, kaj dum 10 jaroj, 41.635.000 litroj de oranĝa agilo estas disŝprucita sur preskaŭ 2 milionoj da hektaroj de arbaro kaj rizejo en tri landoj. [1]

Piednotoj

  1. Retejo pri la studoj de Raoul Marc Jennar http://www.stop-monsanto.qsdf.org/raoulmarcjennar.html